Mustafa Ĝemilev, ukraine: Мустафа Джемілєв, ĝuste en krime-tatara lingvo: Mustafa Abdülcemil Qırımoğlu (naskiĝis la 13-an de novembro 1943 en Aj-Serez en Krimeo) estas ukraina politikisto, soveta disidento, plurjara prezidanto de la Meĝliso de krime-tataroj kaj de la Konsilio de Reprezentantoj de Krime-tatara Nacio, parlamentano al Verĥovna Rada de Ukrainio.

Mustafa Ĝemilev
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1943 (1943-11-13) (80-jaraĝa)
en Ay-Serez
Lingvoj rusaukrainatatara
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Okupo
Okupo politikistodisidento
vdr

Vivo redakti

En majo 1944 kune kun la tuta familio estis deportita al Uzbekio. De la 16-a vivjaro perlaboris kiel tornisto kaj seruristo. En 1962 komencis lerni en Instituto de Inĝenieroj pri Irigacio kaj Grundoplibonigo de Bieno en Taŝkento, tamen post tri jaroj estis forstrekita de la listo de studentoj pro "malĝusta konduto".

En 1961 troviĝis inter fondintoj de la Asocio de Krime-tatara Junularo en Taŝkento. En 1969 apartenis al fondintoj de Iniciata Grupo favore al Protekto de Homrajtoj en Sovetunio. Li estis sepfoje kondamnita, sume pasigis 15 jarojn en malliberejo pro "disvstigado de opinioj kontestantaj la sovetan ordon". En la jaroj 1975–1976 organizis daŭrantan 303 tagojn fastostrikon en malliberejo en Omsk. En 1983 fondis kaj redaktis eksterleĝan "Informan Bultenon de Iniciata Grupo de Krime-tataroj je la nomo al Musa Mamut". De 1987 ĝis 1989 plenumis devon de gvidanto de Centra Iniciata Grupo de Nacia Movado de Krime-tataroj, kaj en la jaroj 1989–1991 staris surfronte de Organizaĵo de Krime-tatara Nacia Movado.

En 1987 ekloĝis en Baĥĉisarajo. Junie 1991 estis elektita prezidanto de Meĝliso de Krime-tataroj. En majo 1999 iĝis prezidanto de la Konsilio de Reprezentantoj de Krime-tatara Nacio.

En 1998 la unuan fojon gajnis mandaton de parlamentano al Verĥovna Rada de Ukrainio, poste en la jaroj 2002, 2006, 2007, 2012 elektata al ĝi de diversaj partioj kaj en 2014 kiel kandidato de la Bloko de Petro Poroŝenko.

Li ekstaris fronte de Fondaĵo "Krimeo". Krom la ŝtata lingvo kaj la gepatra deklaras scipovon de la rusa, angla kaj turka. Edziĝinta al Safinanr (prezidantino de la Ligo de Krime-tataraj Virinoj). Ili havas 2 filojn kaj filinon.

Ombre de genocido redakti

En siaj intervjuoj Mustafa Ĝemilev rakontas pri la terura tempo de stalinisma deportado, kiam tataroj estis forpelataj de Krimeo kun repreno de bienoj kaj pafekzekutado. Nur danke al hejmaj tradicioj infanoj, kiam adoleskis, povis ekscii pri veraj okazintaĵoj kaj estiĝi generacio rezista al soveta propagando. Plej tragike estis en Uzbekio, kie formortis tutaj vilaĝoj, ke mankis homoj por enterigi mortintojn. Laŭ enketado en la 60-aj jaroj montriĝis, ke 40-50% de familianoj tie mortis en unuopaj familioj. La ĉefaj kaŭzoj estis malsatego, laboro super fortoj kaj polica reĝimo, kiu traktis homojn kiel sklavojn. Ĝis morto de Stalin, kaj eĉ ĝis 1956, kiam oni permesis reveni de ekziligo, ne eblis viziti konatojn, kiuj vivis distance de kvar kilometrojn, ĉar oni traktis tion forkuro. Plej granda mortado estis dum la unuaj du jaroj. Pro propagando tataraj setliĝantoj estis rigardataj kiel perfiduloj por loka loĝantaro, kiu salutis ilin per ŝtonoj. Preskaŭ duono de la nacio pereis. Krome, el ĉiuj postlasitaj domoj oni forportis librojn verkitajn en krime-tatara lingvo, eĉ kun la verkoj de Lenin kaj Stalin kaj ilin forbruligis. Oni same detruis moskeojn kaj tombejojn. Tomboŝtonojn utiligis por konstruo de porkejoj kaj trotuaroj. Geografiaj nomoj, nomoj de stratoj kaj vilaĝoj oni alinomis en la rusa lingvo. Sovetoj forprenis 90 mil domojn kaj loĝejojn, kaj redonis nur ĉ. 7 mil. Antaŭ deportado estis 400 lernejoj, en sendependa Ukrainio oni sukcesis konstrui 14. Nur unu el 10 lernantoj povas lerni en sia gepatra lingvo. Aliaj frekventante rusajn lernejojn senkulturiĝas. La dua mondmilito por tataroj ne alportis liberiĝon, estis milito inter du faŝismaj totalismaj reĝimoj, kiam venkis pli kruela.

Intervjuoj redakti

Premioj redakti

En 1998 estis distingita per la Nansen-premio pro agado favore al reveno de krime-tataroj al sia patrujo.

Aprile 2014 estis distingita de la prezidento de Turkio Abdullah Gül per la Ordeno de Respubliko kaj iĝis la unua laŭreato de la Premio de Solidareco je la nomo de Lech Wałęsa.

Bibliografio redakti

  • S. P. de Boer, E. J. Driessen, H. L. Verhaar (Hrsg.), Biographical Dictionary of Dissidents in the Soviet Union, 1956–1975, Martinus Nijhoff, Den Haag 1982, ISBN 90-247-2538-0, p. 118–120 (online bei Google Bücher)
  • Leszek Podhorecki, Tatarzy (Tataroj), KiW, Varsovio 1971, p. 405

Eksteraj ligiloj redakti