Muzeo Kastelo Osterburg (Weida)

La Muzeo Kastelo Osterburg (germane Museum in der Osterburg) troviĝas en Weida, Germanio, Schloßberg nr 14.

Muzeo Kastelo Osterburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 21″ N, 12° 3′ 24″ O (mapo)50.772512.0568Koordinatoj: 50° 46′ 21″ N, 12° 3′ 24″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Osterburg (Weida) (Turingio)
Muzeo Kastelo Osterburg (Weida) (Turingio)
DEC
Muzeo Kastelo Osterburg (Weida)
Muzeo Kastelo Osterburg (Weida)
Situo de Muzeo Kastelo Osterburg (Weida)
Muzeo Kastelo Osterburg (Germanio)
Muzeo Kastelo Osterburg (Germanio)
DEC
Muzeo Kastelo Osterburg
Muzeo Kastelo Osterburg
Situo de Muzeo Kastelo Osterburg
Map
Konstruita 1163
vdr

Domohistorio redakti

La kastelo konstruitis de 1163-1193 sub vokto Henriko la 1-a kiel romanikstila fortikaĵo. En la 13-a/14-a jarcentoj ĝi funkciis kiel rezidejo kaj administra centro por la kompleta regiono Vogtland sub la dinastio Wettin. En 1633 ĝi damaĝitis kvazaŭ komplete. Nur la burgoturo atestas ĝis nun la iaman surkonstruaĵaron kaj travivis ĉiujn malfeliĉojn. Estanta 54 metrojn alta kun murodiko de 5,70 metroj la turo nombriĝas inter la plej impresaj de sia speco en tuta Germanlando. Pro la 17 metrojn alta okangula spajro el ŝtono ĝi nomiĝas Turo sen tegmento.

La hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj kastelaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj rekonstruitis nur post la Tridekjara milito. Sekve malkovreblas stilelementoj kaj romanikaj kaj renesancaj kaj barokaj paralele.

La nuna uzo muzea redakti

La kastelo gastigas muzeon, du galeriojn kaj atelieron. La Moritz-volbaĵo kaj la trabegsalono servas kiel aranĝejoj: la laste menciita enhavas la daŭran ekspozicion Weida - lulilo de la regiono Vogtland kaj estas ŝatata loko por geedziĝaj ceremonioj.

La laŭsistemaj kolektoj en la urbo komenciĝas jam en 1902. En 1930 la muzeo, fondita fare de regionhistoria societo kun bunta gamo da temoj, translokitis kastelen. La daŭra ekspozicio en la Malnova kastelo montras la evoluon de la urbo Weida ekde la 11-a jarcento. Ĝi informas ĉefe pri la urbohistorio kaj la jurisdikcio kaj gvidas la vizitanton en la lastan ĝis nun konservitan prizonan ĉelon.

La remizo gastigas i.a. la salonegon de la dukino Dorothea de Kurland, grafino el la dinastio Medem (1761-1821) kun la meblaro de ŝia lasta loĝejo en Kastelo Löbichau. Krome videblas kabineto kun kolekto de belaj grafikaĵoj.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 168-169
  • Georg Dehio, bearbeitet von Stephanie Eißling, Franz Jäger und anderen Fachkollegen: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1303-1304
  • Rosemarie Bimek, Heinz Fischer, Roland Gehring, Dr. Egbert Richter, Kurt Häßner, Dieter Hauer, Günter Kummer: 800 Jahre Osterburg, Weida in Thüringen. Stadtverwaltung Weida in Thüringen, Heimatmuseum Osterburg, Altenburg 1993, p. 1-52.

Eksteraj ligiloj redakti