Muzeo Kasteloj Dornburg

La Muzeo Kasteloj Dornburg (germane Museum Dornburger Schlösser) troviĝas surmonte en Dornburg (Saale).

Muzeo Kasteloj Dornburg

arkitektura strukturo • konstruaĵaro
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 0′ 21″ N, 11° 40′ 4″ O (mapo)51.00583333333311.667777777778Koordinatoj: 51° 0′ 21″ N, 11° 40′ 4″ O (mapo)
Muzeo Kasteloj Dornburg (Turingio)
Muzeo Kasteloj Dornburg (Turingio)
DEC
Muzeo Kasteloj Dornburg
Muzeo Kasteloj Dornburg
Situo de Muzeo Kasteloj Dornburg
Muzeo Kasteloj Dornburg (Germanio)
Muzeo Kasteloj Dornburg (Germanio)
DEC
Muzeo Kasteloj Dornburg
Muzeo Kasteloj Dornburg
Situo de Muzeo Kasteloj Dornburg
Map
vdr
La suda renesancstila kastelo kun la muzeo.

Priskribo de la loko redakti

En Dornburg estas super la valo de la rivero Saale en reciproka proksimeco tri kasteloj el diversaj stilaj epokoj. Ili formas unikan ensemblon kaj por Germanlando kaj por tuta Eŭropo. Kun ili estas ligitaj la nomoj de eminentuloj historiaj kaj kulturaj.

La unua mencio estis en 937 en dokumento de imperiestro Oto la 1-a.Goeto restadis tie ĉi plurfoje (inter 1776-1831).

  • La norda Malnova kastelo estas miksaĵo inter la arkitekturstiloj romanika, malfrugotika, renesanca, baroka. La nuntempa konstruaĵo estas el la jaro 1451 kaj uzatas fare de la Friedrich-Schiller-Universitato Jena kiel kunvenejo.
  • La Meza kastelo (alia nomo: Rokoka kastelo) nombriĝas inter la plej konataj verkoj de la turingia arkitekto Gottfried Heinrich Krohne, kiu tre orientiĝis pri la forma lingvo de Matthäus Daniel Pöppelmann. Ĝi konstruitis de 1736-47 sub la regado de Ernst August la 1-a (Sachsen-Weimar-Eisenach). Tiu plezurkastelo kombinas ĉarme kaj rave la arkitekuron kun la ĉirkaŭanta pejzaĝo: ĝi estas unuetaĝa kaj larĝa ĉe la antaŭa flanko, sed svelta kaj trietaĝa de la vala flanko. Dum vintro 1818/19 kunvenis tie ĉi la asembleo de la grandduklando.

Muzeaj partoj redakti

En la Meza kastelo videblas en la manĝosalono kaj la apudaj kabinetoj porcelanaĵoj kaj fajenco el Ĉinio, Meißen kaj Delft. Ekde 1776 ĝi estis loĝejo ankaŭ por Goeto, kiam li estis en oficiala misio tie ĉi, en lia rolo kiel oficisto.

Tamen estas la goeta kastelo en la pli mallarĝa senco la renesancstila Suda kastelo. Ĝi konstruitis kiel landposedanta bieno en la unua duono de la 16-a jarcento, alikonstruitis ĉ. la jaro 1600 kaj aĉetitis fare de la grandduko Carl August en 1824. Post ties morto Goeto elektis ĝin kiel someran rifuĝejon por malĉeesti la deprimigajn funebrajn ceremoniojn kaj retrovi kreivecon kaj internan trankvilon. La de Goeto uzita Montara salono (Bergstube) kaj du aliaj salonoj memoras tiujn restadojn.

La apuda Kamena salono (Kaminzimmer) estis en uzo fare de la dukaj familianoj; ĝi estas kun vanda tegaĵo (de poste) kaj marketraĵoj altvaloraj el la iama Urba kastelo de Jena.

La du laste menciitajn kastelojn unuigas barokstila ĝardeno kun belaj verdaj laŭbaj latkradoj. Alvalen oni kultivas vinberabedojn. Pejzaĝa ĝardeno enkadras la kastelan ensemblon.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 41-42

Eksteraj ligiloj redakti