Muzeo al poloj savintaj judojn

Muzeo al poloj savintaj judojn en Antaŭkarpatio je la nomo de Familio Ulma (pole Muzeum Polaków Ratujących Żydów na Podkarpaciu im. Rodziny Ulmów) estas muzeo en la vilaĝo Markowa (distrikto Łańcucki) konstruata ekde 2013 de la Muzeo – Kastelo en Łańcut. Inaŭgurita la 17-an de marto 2016.

Muzeo al poloj savintaj judojn
muzeo [+]

LandoPollando

SituoMarkowa
- koordinatoj50° 1′ 23″ N, 22° 19′ 3″ O (mapo)50.02305622.3175Koordinatoj: 50° 1′ 23″ N, 22° 19′ 3″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo37-120 [+]

Muzeo al poloj savintaj judojn (Pollando)
Muzeo al poloj savintaj judojn (Pollando)
DEC
Muzeo al poloj savintaj judojn
Muzeo al poloj savintaj judojn
Map
Muzeo al poloj savintaj judojn

Vikimedia Komunejo:  The Ulma Family Museum of Poles Saving Jews in World War II [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Muzeo al poloj savintaj judojn
La monumento en Markowa (distrikto Łańcucki) omaĝe al la viktimoj de la germana murdo (Antaŭkarpatio, en Pollando)

La muzeo memorigos polojn savantaj judojn dum holokaŭsto. Ĝi nomiĝis laŭ la nomo de la familio Ulma (Józef Ulma, lia edzino Wiktoria kaj sesopo da infanoj estis murditaj de germanaj ĝendarmoj la 24-an de marto 1944, kune kun ok judoj, kiujn ili kaŝis.

En Markowa ses aliaj familioj kaŝis laŭvicajn ĉirkaŭ 20 judojn. 17 el ili travivis ĝis fino de la dua mondmilito.

Historio redakti

La decidon entreprenis vojevodia parlamento de Ĉekarpata provinco junie 2008. Sur la surfaco de 500 m² oni ekplanis rekonstruon de la domo de la familio Ulma, kreon de ekspoziciejo, lekciejo kaj scienca laborejo. Taksata kosto de la konstruo estas ĉirkaŭ 6,5 mln da zlotoj.

 
Mezuzo ĉe la enirejo de la muzeo

Familio Olesiuk redakti

La 7-an de novembro 1943 en vilaĝo Chominna germanaj ĝendarmoj pafmortigis, proksime al Biała Podlaska, 5-personan familion de Olesiuk pro kaŝo de judo — inter pafekzekutitoj estis 3 infanoj en la aĝo de 3, 9 kaj 14 jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Interesaĵo redakti

15.01.1944: Dum genocida Volinia masakro taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo masakris 55 loĝantojn de pola vilaĝo Markowa (Ternopila provinco).