La Nacia Muzeo de BardoBardo-Muzeo (arabe المتحف الوطني بباردو; france Musée national du Bardo) estas arkeologia muzeo kiu situas en Tunizo, Tunizio. Ĝi konatas pro la riĉa kolekto de romiaj mozaikoj.

Muzeo de Bardo
المتحف الوطني بباردو
muzeo
Lando Tunizio vd
Situo Le Bardo
Adreso 2000 Le Bardo
Estiĝo 1885
Koordinatoj 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)36.80938610.134508Koordinatoj: 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)
Muzeo de Bardo (Tunizio)
Muzeo de Bardo (Tunizio)
DEC
Muzeo de Bardo
Muzeo de Bardo
Situo de Muzeo de Bardo
Map
Muzeo de Bardo
Jaraj vizitantoj: 39 501 (2015)
Parto de palais du Bardo vd
Retpaĝo http://www.bardomuseum.tn/
vdr
Muzeo de Bardo
muzeo
muzeo [+]

LandoTunizio

SituoTunizo
- koordinatoj36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)36.80938610.134508Koordinatoj: 36° 48′ 34″ N, 10° 8′ 4″ O (mapo)
Areo0,02 km² (2 ha) [+]

Estiĝo7-a de majo 1888

Vizitantoj664 891 (2005)

Muzeo de Bardo (Tunizio)
Muzeo de Bardo (Tunizio)
DEC
Muzeo de Bardo
Muzeo de Bardo
Map
Muzeo de Bardo

Vikimedia Komunejo:  Bardo National Museum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Salle de Carthage vue du deŭième étage avec les statues romaines et une mosaïque, ainsi que les arcades du palais.
Kartaga Ĉambro.

Bardo estas unu el plej gravaj muzeoj de la Mediteranea regiono kaj la dua en la Afrika kontinento post la Egipta muzeo en Kairo. Ĝi markas la historion de Tunizio laŭlonge de kelkaj jarmiloj kaj tra multaj civilizoj tra ampleksa vario de arkeologiaĵoj. Aldone al faman verkoj kiaj la Blua Korano de Kairuano, la Islama sekcio enhavas kolekton de ceramikaĵoj el Norda Afriko kaj Malgranda Azio.

La Bardo kunigas unu el plej fajnaj kaj grandaj kolektoj de romiaj mozaikoj en la mondo danke al la elfoŝaĵoj entreprenitaj el la komenco de la 20a jarcento ĉe arkeologiaj lokoj en la lando kiaj Kartago, Hadrumeto, Duga, aŭ Utiko. La mozaikoj reprezentas unikan fonton por esplorado pri ĉiutaga vivo en Romia Afriko. La Muzeo enhavas ankaŭ riĉan kolekton da marmoraj statuoj reprezentantaj diojn kaj romiajn imperiestrojn troviĝantajn en variaj lokoj kiaj tiuj de Kartago kaj Thuburbo Majus.

La muzeo spertis ampleksajn renovigojn kun la helpo de la Monda Banko, kiuj estis ĉesigitaj en 2011 pro la okazaĵoj de la revolucio en Tunizio.

La 18an de marto 2015, la Muzeo suferis terorisman atakon, dum kiu 24 personoj, apartenantaj al malsamaj nacioj, estis mortigitaj. La terorisma organizaĵo Islama Ŝtato prenis respondecon pri tio [1][2].

Bildaro redakti

36° 48′ 33.79″ N 10° 08′ 04.23″ O / 36.8093861 °N, 10.1345083 °O / 36.8093861; 10.1345083 (mapo)

Notoj redakti

  1. "The Latest: French President Mourns Tunisia Victims". nytimes.com. 18a de marto 2015. Konsultita la 31an de majo 2015. (angle) [1] Arkivigite je 2015-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "Museum attack a 'great calamity' for Tunisia's young democracy". latimes.com. 18a de marto 2015. Konsultita la 31an de majo 2015. (angle) [2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti