Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''

Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko Manggha (pole Muzeum Sztuki i Techniki Japońskiej „Manggha) estas muzeo en Krakovo fondita en 1994 (ĝis 2007 Centro), nacia institucio de kulturo, enskribita en Ŝtatan Registron de Muzeoj en 2013. La muzea kolekto de japanaĵoj estas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Mez-Orienta Eŭropo.

Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''
arta muzeo
Lando Pollando vd
Situo Krakovo
Adreso Konopnickiej 26, 30-302 Kraków
Estiĝo 1994
Koordinatoj 50° 3′ 3″ N, 19° 55′ 53″ O (mapo)50.0507944419.93151667Koordinatoj: 50° 3′ 3″ N, 19° 55′ 53″ O (mapo)
Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha'' (Malgrandpollando)
Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha'' (Malgrandpollando)
DEC
Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''
Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''
Situo de Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''
Map
Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko ''Manggha''
Retpaĝo https://manggha.pl/
vdr

Historio redakti

En 1920 kritikisto, verkisto kaj kolektisto Feliks Jasieński transdonis al Nacia Muzeo en Krakovo sian kolekton de objektoj ligitaj kun Japanio (en tio verkojn de japanaj pentristoj). Post morto de la kolektisto (1929) la kolektaĵo ne estis prezentita (interalie pro manko de loko, la kolekto nombris pli ol 6500 ekspoziciaĵojn), escepte de ekspozicio en Krakova Drapodomo en 1944. La ekspozicion rigardis tiam la 19-jara Andrzej Wajda, kiu ekfascinis pri la arto.

En 1987, preskaŭ duonjarcenton post tiutempa ekspozicio, Andrzej Wajda ricevis filman premion en Kioto. Li decidis la tutan monon doni al konstruo de domego en Krakovo, kien oni povus meti la kolekton de Feliks Jasieński.

Realigante la planon Andrzej Wajda estis apogita de la regopovoj de Krakovo kaj la registaro de Japanio (helpo de ambasadoro Nagao Hyodo). Al ekesto de la muzeo kontribuis ankaŭ amikoj de la reĝisoro el la Fondaĵo Kyoto-Kraków de Andrzej Wajda kaj Krystyna Zachwatowicz. Ĉirkaŭ milionon da dolaroj transdonis por konstruo de la centro Sindikato de fervoja kompanio JR Orienta en Japanio (kun prezidanto Akira Matsuzaki).

La konceptan projekton ellaboris kaj donacis al la Fondaĵo Kyoto-Kraków konata japana arkitekto Arata Isozaki. Kun lia oficejo polflanke kunlaboris arkitekto Krzysztof Ingarden kaj JET Atelier. Tio estas tre moderna objekto, respektanta tamen malnovan japanan arton. En la centro troviĝas ekspoziciejoj kaj konferencejoj. Krom konstanta ekspozicio estas organizataj la portempaj (ligitaj kun la japana arto, kulturo kaj tekniko ). Krome la institucio gvidas kursojn de la japana teceremonio, ikebano kaj japana lingvo. La Centro estas sidloko de Tutpollanda Klubo Bonsajo.

La Centro de Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo estis malfermita la 30-an de novembro 1994.

En 1997 Centro Manggha ricevis Specialan Premion de Japana Fondaĵo.

La 11-an de julio 2002 japana imperiestro Akihito kune kun sia edzino vizitis Manggha. Pro speciala deziro de la imperiestro estis organizita ekspozicio de lignogravuraĵoj de la 19-jarcenta japana artisto Ando Hiroŝige. La imperiestra paro oferis al la Centro aŭdo-vidan aparataron, kiu estas utiligata en lernejo de la japana lingvo.

De la 1-a de decembro 2004 Centro Manggha estas memstara institucio de kulturo. Ĝis tiu tempo ĝi estis filio de Nacia Muzeo en Krakovo.

En 2006 la muzeo estis elektita kiel unu el 20-o de la plej interesaj arkitekturaj realizaĵoj en Pollando post 1989, en konkurso "Polska. Ikony architektury" (Pollando. Ikonoj de arkitekturo).

Muzea Biblioteko redakti

Biblioteko de Muzeo Manggha fondiĝis en 1995 kiel libraro de popularsciencaj libroj kaj katalogoj pri la japana kulturo kaj arto. La kolekto pligrandiĝas danke al aĉetoj, donacoj de privataj personoj, institucioj kaj eldonejoj. Aktuale ampleksas pli ol 2600 volumojn kaj pli ol 600 revuojn pri la japana literaturo, japana kinematografio, muziko, arkitekturo, ktp. La plimulton oni povas pruntepreni. Por legantoj estas 16 lokoj. Eblas kopii kaj skani.

Arkivo de Andrzej Wajda ĉe la muzeo redakti

Julie 2011 laŭ volo de la fondintoj – Andrzej Wajda kaj Krystyna Zachwatowicz, la muzeo ekposedis privatan arkivon de Andrzej Wajda, kun ties projektoj artaj, edukaj, civitanaj kaj soci-politikaj. Krome estis transdonita lia biblioteko kun pollingvaj kaj fremdlingvaj publikaĵoj, kune kun magistraĵoj, doktoraĵoj, distingoj kaj premioj, ligitaj kun kreopovo de la reĝisoro.

Galerio Eŭropo - Fora Oriento redakti

Bezono alprokimigi Foran Orienton estis impulso por galerio komprenata kiel spaco de dialogo, malfermo al plureco kaj diverseco de aziaj kulturoj kaj kompleksa promocio de ligoj inter Eŭropo kaj Azio. La projekto rezultis ankaŭ de interesiĝo pri landoj de Fora Oriento, kio ligiĝas kun dinamika evoluo de aziaj ŝtatoj kaj ŝanĝiĝanta geopolitika situacio, en kiu ili ludas ŝlosilan rolon. La galerion oni inaŭguris junie 2015.

Literaturo eldonita de la muzeo redakti

Eksteraj ligiloj redakti