Muzeo de la Oranĝerio

muzeo en Francio

La Muzeo de la Oranĝerio (france Musée de l'Orangerie) estas artgalerio en Parizo, prezentanta verkojn de impresionistoj kaj post-impresionistoj, lokita en la Placo de la Konkordo. La muzeo montras pentraĵojn de Claude Monet, Paul Cézanne, Henri Matisse, Pablo Picasso, Pierre-Auguste Renoir, Amedeo Modigliani, André Derain, Ĥaim Sutin, Marie Laurencin, Maurice Utrillo, Paul Gauguin, Alfred Sisley, Henri Rousseau, Pierre-Auguste Renoir kaj aliaj artistoj.

Musée de l'Orangerie
Le Musée de l'Orangerie
arta muzeo • nacia muzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo 1-a arondismento de Parizo
Urbo Parizo
Adreso Ĝardeno Tuileries
1-a arondismento
Situanta sur Placo de la Konkordo
Estiĝo 1852
Malfermo 1927
Koordinatoj 48° 51′ 50″ N, 2° 19′ 20″ O (mapo)48.8638562.322272Koordinatoj: 48° 51′ 50″ N, 2° 19′ 20″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Muzeo de la Oranĝerio (Parizo)
Muzeo de la Oranĝerio (Parizo)
DEC
Map
Musée de l'Orangerie
Kolektoj Impresionismo, Post-impresionismo
Jaraj vizitantoj: 1 029 925 (2019)
Retpaĝo www.musee-orangerie.fr
vdr

La Muzeo de la Oranĝerio estas fama pro la fakto, ke ĝi havas pentraĵojn de Monet La Nimfeoj. La verko konsistas el ok partoj kaj okupas apartan ĉambron de la galerio. Oni ofte nomas ĝin la ovala ĉambro pro la foresto de anguloj. Meze estas malgranda divano por vizitantoj. La Muzeo de la Oranĝerio situas ĉe la okcidenta fino de la parko Tuileries, ne malproksime de Luvro kaj Musée d'Orsay.

La Muzeo de la Oranĝerio estas malfermita: de 9:00 al 18:00 ĉiutage krom mardo.

Publikaj transportoj redakti

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Музей Оранжери en la rusa Vikipedio.