Muzik analizo analizas muzikverkon laŭ diversaj aspektoj per diversaj metodoj. Muziko estas ekzemple analizebla interalie laŭ formaj, harmoniaj, ritmaj kaj motivaj-temaj aspektoj. La forma analizo de komponaĵo estas la provo, postplenumi la kompozician strukturon de muzikverko. Per tio oni eventuale povas malkaŝi la arta intenco de la komponisto. Formaj vidpunktoj estas ankaŭ rigardeblaj kiel kvalitokriterioj de komponaĵo. Dum la paso de la jarcentoj evoluis kaj firmiĝis en kanta kaj instrumenta muziko formaj skemoj. La studo de la tradiciaj formoj estas rekomendinda ankaŭ por la kompreno de pli novaj formadoj.

Je la analizo de muzikpeco oni serĉas komence distingilojn de la maldetala subdivido (entranĉojn, kadencojn ktp.), por poste antaŭenpenetri al pli malgrandaj formeroj (temoj, taktaroj, motivoj). Tiamaniere oni kontraŭagas al la danĝero, perdiĝi en detaloj kaj negravaĵoj, kiuj kondukas al neniu esenca eldiro pi la verko. Nur ekzakta formanalizo ebligas multkaze logikan kaj dramaturgie ĝustan interpretadon. Ne laste ĝi ankaŭ povas esti grava rimedo por la parkerigo de komponaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti