Muztar Abbasi

pakistana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Allama MUZTAR ABBASI (naskiĝis en 1931 en Murree, mortis la 26-an de februaro 2004) estis la patro de la Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA), fondita de li en 1978.

Muztar Abbasi
Muztar Abbasi, kun blankeca barbo sidanta en la unua vico

Li estis la unua en la lando, kiu post ties ŝtata sendependeco de 1947 lernis Esperanton. La verkinto de lernolibro kaj tradukinto de la Sankta Kuraano estis honora membro de UEA; li instruis en diversaj lernejoj kaj havis tre riĉan bibliotekon (laŭ Amjad Butt, Murree).

Verkoj redakti

  • Abbasi, Muztar: Unua Esperanta Libro (Urdu-Esperanto) en 1974
  • Abbasi, Muztar: Baza Esperanto-Urdu Leglibro (Urdu-Esperanto) en 1976
  • Abbasi, Muztar: Esperanto-Urdu vortaro (Urdu-Esperanto) en 1977
  • Abbasi, Muztar: Baza Kurslibro de Esperanto (Urdu-Esperanto) en 1978
  • Abbasi, Muztar: Dua Baza Kurslibro de Esperanto (Urdu-Esperanto) en 1982
  • Abbasi, Muztar: Baza Vortaro de Esp-Urdu (Urdu-Esperanto) en 1882
  • Abbasi, Muztar: S-ro Muhammad (benita de Allah) la vivo de la islama profeto (Esperanto) en 1984
  • Abbasi, Muztar: Facila Esperanta Vortaro en Urdu (Urdu-Esperanto) en 1985
  • Abbasi, Muztar: Leciono el la Nobla Kuraano (Dars-e-Kuraan) en 1990
  • Abbasi, Muztar: Vera Libro Traduko de Kuraano (Esperanto) en 1992
  • Abbasi, Muztar: Lingvaj interrilatoj de Araba kaj Hebrea (Urdu) en 1993
  • Abbasi, Muztar: Esperanto-Urdu Vortaro (Urdu-Esperanto) en 1998
  • Abbasi, Muztar: Tezo pri Islamo (Esperanto) en 2000
  • Abbasi, Muztar: Profeto Muhammad (benita de Allah) Diris (Esperanto, Araba kaj Urdua) en 2002
  • Abbasi, Muztar: La Sankta Kuraano (Traduko en Esperanto) en 2000

Bildaro redakti