Nándor Dulánszky

Nándor Dulánszky [dulAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dulánszky Nándor Alajos estis hungara romkatolika pastro, kanoniko, episkopo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis doliánszki [doliAnski].

Nándor Dulánszky
Nándor Dulánszky
Nándor Dulánszky
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de oktobro 1829(nun 1829-10-15)
en Hungario Esztergom (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de januaro 1896
en Hungario Pécs (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Nándor Dulánszky [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1829 en Esztergom, li mortis la 24-an de januaro 1896 en Pécs.

Desegnaĵo de Zsigmond Pollák pri Nándor Dulánszky en 1875
Tombo de Nándor Dulánszky fare de György Kiss (1852)

Biografio redakti

Nándor Dulánszky frekventis gimnazion en Buda, poste li lernis teologion en sia naskiĝurbo, pli poste li plulernis en Pozsony kaj Nagyszombat. Li finis la lernadon en Pázmáneum. Li pastriĝis en 1853 (laŭ alia fonto en 1855), poste li doktoriĝis en Universitato de Vieno. Hejmenveninta li estis mallonge pastro, poste seminaria inspektoro en Pest (urbo) kaj Esztergom. Inter 1862 kaj 1872 li ankaŭ instruis en Universitato de Pest, en tiu periodo li estis dekano trifoje, krome li kontribuis, eĉ redaktis katolikan gazeton. En 1872 li havis postenon en la ministerio. Liaj sekvaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

  • kanoniko en Esztergom (1873)
  • titulara abato en Sümeg kaj mebro de la supera ĉambro (1874)
  • episkopo en Székesfehérvár (1875-1877)
  • episkopo en Pécs (1877-1896).

En tiu lasta periodo Katedralo de Pécs renoviĝis, fondis muziklernejon kaj 5 inajn bazlernejojn, fine evoluigis la seminarion. Li ricevis 2 ordenojn kaj li ricevis la titolon vera interna sekreta konsilisto (1880). Li estas entombigita en Katedralo de Pécs.

Lia verko redakti

  • Dogmaticá (latina studenta lernolibro, sen eldonjaro)

Fontoj redakti

Referencoj redakti