Nándor Filarszky [filarski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Filarszky Nándor estis hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1917, ordinara en 1932, honora en 1940).

Nándor Filarszky [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1858 en Hungara reĝlando, en urbo Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio). Li mortis la 23-an de junio 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nándor Filarszky frekventis universitaton en Budapeŝto, poste en 1885 li ekinstruis samloke en la universitato. En 1899 li ekhavis postenon en Hungara Nacia Muzeo, inter 1919-1929 li estis tie direktoro. Li okupiĝis ĉefe pri la algoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Adatok a Cleomeae rendszertani állása, szövettani szerkezete és fejlődéséhez (1884)
  • A Charafélékről (1893)
  • Növénymorphológia (1911)
  • A Charafélék monográfiájának kísérlete (1941)

Fontoj redakti