Németkér
Németkér (nEmetkEr), germane Kier estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Paks. La nomo signifas: germana kér, la lasta estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 65 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.714/18.7634
- Loĝantaro: 1980
- Poŝtkodo: 7039
- Telefonprefikso: 75
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Simontornya troviĝas 20, Paks 15 km-ojn for. Apud Németkér grandaj arbaroj troviĝas.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste vivis tie romianoj. La unua mencio devenis el 1193 en formo Ker. Dum la turka erao la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1785 germanoj alvenis. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj. Vilaĝo Hard aliĝis al Németkér en 1954.
Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de germanoj kaj ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, gastejo.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelkomunumoj redakti
Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando redakti
Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Abaújkér | Bedegkér | Egyházaskér | Hajmáskér | Hontkiskér | Ipolykér |
Kérsemjén | Kiskér | Nemeskér | Németkér | Nyírkércs | Nyitranagykér |
Ókér | Szamoskér | Szentgáloskér | Újkér | Varjaskér |