Nízký Jeseník (germane: Niederes Gesenke) estas geomorfologia tutaĵo kaj plata montetaro troviĝanta norde de Moravio kaj en suda parto de Silezio. Temas pri aree entute la plej ampleksa montaro en Ĉeĥio (2876 km2). Ĝi etendiĝas en Moravio kaj en Siezio en Moraviasilezia regiono kaj en Regiono Olomouc (en distriktoj Bruntál, Nový Jičín, Olomouc, Opava, Ostrava-urbo kaj Přerov).

Nízký Jeseník
montaro
Nízký Jeseník el Jelení hřbet
Oficiala nomo: Nízký Jeseník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Moraviasilezia regiono, Regiono Olomouc
Distriktoj
Historiaj regionoj Silezio, Moravio
Parto de Jesenikoj
Akvejo Moravo, Odro
Plej alta punkto
 - situo Slunečná
 - alteco 800 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 23″ N 17° 25′ 48″ O / 49.83972 °N, 17.43000 °O / 49.83972; 17.43000 (mapo)
Areo 2 894,00 km² (289 400 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nízký Jeseník
Retpaĝo: www.nizkyjesenik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Geologio redakti

La montaro estas unu el la plej maljunaj geologiaj tutaĵoj de Mez-Eŭropo kun restaĵoj de vulkanismo. Ĝi estas kreita precipe de paleozoikaj, sedimentitaj rokaĵoj, situantaj sur antaŭaj sedimentaĵoj kaj vulkanitoj, estiĝintaj per intensa vulkana agado sur fundo de devonia maro. La regiono de Nízký Jeseník estis ĉiam konata pro minado de nefermetaloj kaj valormetaloj.

Vulkana agado sur teritorio de Nízký Jeseník redakti

Dum terciaro Nízký Jeseník estis sekve de montokreaj procedoj levita, dume regiono de Hornomoravský úval kaj Kladsko trafalis. La estiĝintaj rompoj de terkrusto poste ebligis la vulkanismon kaj tiel kreiĝis la plej maljunaj vulkanoj en Ĉeĥio.

La lastaj du estis en agado ankoraŭ en periodo de plejstoceno.

Geomorfologio redakti

Ties meza alteco estas ĉirkaŭ 480 m. La plej alta parto de Nízký Jeseník estas okcidente, direkte al orientoties alteco sinkas ĝis 205 metrů (apudrivera ebenaĵo de Odro). Ĝi ligas al orienta parto de montaro Hrubý Jeseník, ĝi etendiĝas inter norda Silezia ebenaĵo kaj suda Hornomoravský úval. Oriente ĝi transiras en Moravian pordegon kaj Ostravan basenon.

Geomorfologiaj subtutaĵoj redakti

Nízký Jeseník konsistas el geomorfologiaj subtutaĵoj Brantická vrchovina, Bruntálská vrchovina, Domašovská vrchovina, Oderské vrchy, Slunečná vrchovina, Stěbořická vrchovina, Vítkovská vrchovina kaj Tršická pahorkatina.

Eksteraj ligiloj redakti