Nördlingen

komunumo en Bavario, Germanio

Nördlingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Donau-Ries kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 21 009 loĝantojn.

Nördlingen
Blazono
Nördlingen (Germanio)
Nördlingen (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • vidindaĵo • eksterdistrikta urbo de Bavario
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Distrikto Donau-Ries
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09081
Poŝtkodo 86720
Aŭtomobila kodo DON (ĝis 1972: NÖ)
Oficiala Municipokodo 09779194
Politiko
Komunumestro Hermann Faul
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro PWG
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Demografio
Loĝantaro 21009 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 51′ N, 10° 30′ O (mapo)48.8510.5Koordinatoj: 48° 51′ N, 10° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 441 m
Areo 68,10 km²
Oficiala retejo http://www.stadt.noerdlingen.de
vdr

Vidindaĵoj redakti

Nördlingen posedas komplete konservitan urbomuron de 1327, kiu allogas multajn turistojn. Ĝi enhavas kvin pordegojn, du bastionojn kaj 11 turojn (aldone al la pordegaj turoj). La pordegoj nomiĝas (laŭ horloĝa direkto):

  • Deininger Tor (nord-oriente)
  • Reimlinger Tor (oriente)
  • Berger Tor (sude)
  • Baldinger Tor (okcidente)
  • Löpsinger Tor (norde)

La konservado de la muro estas parte pagata de mecenatoj, kiuj patronas unu aŭ plurajn metrojn da mura longo.

Famuloj redakti

Ĝemelecoj redakti

Nördlingen ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Esperanto redakti

Jarŝanĝe de 2009/2010 kaj 2010/2011 en Nördlingen okazis la 26-a kaj 27-a Internaciaj Festivaloj - kaj tri jarojn pli poste, jarŝanĝe de 2013/2014, ankaŭ la jubilea 30-a. Daŭrigas la tradicion la renkontiĝo Luminesk kiu okazos tie jarŝanĝe 2019/2020.

Vidu ankaŭ redakti

Nerdlingena Rieso