Nurenberga Mondlingva Klubo

volapuka klubo ekde 1885, Esperanto-klubo ekde 1888
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Nurenberga Mondlingva Klubo - germane Nürnberger Weltspracheverein - fondiĝis en la germana urbo Nurenbergo la 26-an de februaro 1885 kun la aldona titolo "Volapüka klub". Ĝia unua prezidanto estis Leopold Einstein. La 22-an de februaro 1888 Christian Schmidt fariĝis prezidanto pro la grava malsaniĝo de Einstein. Pro la influo de Einstein kaj Schmidt la klubo konvertiĝis al Esperanto la 18-an de decembro 1888 kaj la 25-an de marto 1890 akceptis la aldonan titolon "Esperanto-klubo". Kvankam la klubo havis tiam pli ol cent membroj, ne certas kiom da ili vere ellernis Esperanton. Laŭ L. L. Zamenhof mem ĝia aliĝo al Esperanto estas kondiĉa ke estos faritaj en la lingvo necesaj reformoj. Detaloj pri tiuj reformoj mankas.

Post la voĉdonado pri reformoj en Esperanto en 1894 Schmidt kaj la klubo lasis Esperanton. Schmidt laboris por la reformo de Volapük, kiu fariĝis Idiom Neutral. La 9-an de majo 1901 la klubo akceptis novan aldonon al sia titolo - "Klub de amiki de lingu universala". Je la apero de Ido en 1907 Schmidt estis ankoraŭ prezidanto; la klubo aliĝis al tiu lingvo. La klubo estas bone konata en la historio de Esperanto kiel la unua Esperanta klubo en la mondo. Oni ne ofte mencias, ke ĝi forlasis Esperanton post nur ses jaroj.

Literaturo redakti