La firmao N.L. Chrestensen estis fondita en Erfurto fare de la dana ĝardenista helpanto Niels Lund Chrestensen. Ĝi estas kulturejo de semaĵoj kaj plantoj kaj ĉenero en la longa erfurta hortikulturtradicio. En la Chrestensenhof ĝi havas ĝis hodiaŭ tradician vendejon.

N.L. Chrestensen
negoco vd
Dum 1867 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Erfurto
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Je la komenco la entrepreno estis antaŭ ĉio fabriko de bukedoj, farantaj aranĝojn el sekaj floroj. Unua sidejo estis la domo nr. 16 en la urbokerna Markstraße.

Kiam estis publikigita la unua katalogo por poŝtmenda komerco, la firmao priskribis sin en la presitaĵo ankaŭ kiel kolorigejo de floraĵoj, herbaĵoj kaj muskaĵoj.

Ĉe la Internacia ekspozicio de 1893 en Ĉikago aljuĝitis al la entrepreno premie la Granda Kolumbo-medalo. Tiam translokiĝis la firmaa sidejo al la hodiaŭa Chrestensenhof, ĉiam ankoraŭ en la strato Markstraße.

Ekde 1883 ili posedis kultivadterenojn en la Aue. En 1896 oni eĉ malfermis vendejon en Londono; en 1906 oni trovis pli taŭgajn kultivadterenojn en la Borntal-valo apud Erfurt, kie la entrepreno aktivas ĝis hodiaŭ sur ĉ. 20 hektaroj. En 1908 la firmao kunfondis la servosistemon de Fleurop.

Kvazaŭa eksproprietigo kaj rekomenco redakti

En 1953 oni malliberigis la afergvidanton kaj la entrepreno de februaro ĝis junio enmanigis al sindikistoj. En 1959 la ŝtato parte kunkomercadis, en 1977 fariĝis komplete mallibervola ŝtatigo sub la nova entrepreno-nomo Versandhaus Samen und Pflanzen des VEB Erfurter Blumensamen. Tamen rajtis la familianoj okupi postenojn gvidajn.

En 1990 iĝis eksŝtatigo kaj reprivatigo. La sidejo ekde 1994 estas en novkonstruita, moderna deponeja kaj loĝistika centro en la Borntal-valo.

Ĉ. 120 kunlaborantoj deĵoris ĉe tiu entrepreno, kiu debitas pli ol 1.000 diversajn kreskaĵspecojn tutmonde, el kiuj pli ol 200 estas el propra kultivado.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Wolf-Dieter Blüthner: Die Firma N.L. Chrestensen. En: Martin Baumann / Steffen Raßloff (Eld.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark. Erfurt 2011 (Verein für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt|Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Vol. 8). p. 177-202. ISBN 978-3-86680-812-6.
  • Steffen Raßloff: Hinaus in die Welt. Mythos Blumenstadt (6): Das Gartenbauunternehmen Chrestensen. En: Thüringer Allgemeine de la 28-a de aprilo 2007.
  • 1867 - 2007 140 Jahre N.L. Chrestensen, Erfurt - An der Wiege schöner Gärten! Selbstverlag Erfurt 2007

Eksteraj ligiloj redakti