N kun nombro NK-33

N1
Н-1
rocket model vd
Dum 1960-aj jaroj - majo 1974
vdr
Saturn-5 kaj N1

N1 estis soveta porta raketo, kiun oni evoluigis en randoj de la soveta lunprogramo. Post la fruaj sukcesoj de la soveta kosmopesploro, Sovetunio volis ankaŭ venki en la konkuro por Luno. Dum la Apollo-programo ĉiun resurson koncentris je la Saturn-raketoj, la sovetaj sciencistoj laboris paralele ankaŭ je novaj raketaj projektoj. Unu el tiuj estis la Eksperimenta Konstrukta Buroo (OKB–1, hodiaŭ RKK Energija), kiu ellaboris kun direktado de Sergej Koroljov la lunraketon N1.

Pro tempomanko oni ne povis konstrui konvenan lanĉejon kaj ekipi Bajkonuron per konvenaj veturiloj por la pezega raketo. Oni malmuntis, liveris, kunmuntis la raketojn. Pro la transporto, vibrado, la raketo ne estis perfekta, ne sukcesis eĉ unu lanĉon el la efektivigita 4 (oni planis 12).

Pro la malsukcesoj, la rusoj rezignis pri la lunveturo. Vasilij Miŝin pllulaboris pri N1 kun espero, ke ĝi povas servi kiel portraketo por kunhoma kosmostacio, similan al usona Skylab. Oni ĉesigis do la programon en 1974.

Teknikaj datenoj redakti

  • triŝtupa likvidpela raketo
  • evoluiga komenco: 1960
  • unua lanĉo: 21-an de februaro 1969
  • alto: 105,3 m
  • starta maso: 2750 t
  • entuta ŝovforto: 43,3 MN
  • malplena maso: 277 t
  • utilŝarĝo: 70 t, pli poste planata 95 t
  • pelaĵo: Keroseno/likvida oksigeno

Listo de testflugoj redakti

  • Rakete 3L (21-an de februaro 1969) - vibradaj damaĝoj je la reguligaj ekipaĵoj, Bbrulo de la unua ŝtupo post 68,67 s.
  • Rakete 5L (3-an de julio 1969) - falego pro malpuraĵoj en la oksigena alkondukejo post 0,25 s, detruo de la lanĉaj ekipaĵoj.
  • Rakete 6L (27-an de julio 1971) - malfunkcio de la raketa situacia reguligo post 50,9 s
  • Rakete 7L (23-an de novembro 1972) - eksplodo de oksigena pumpo, brulo de la raketo, falego post 106,9 s

Eksteraj ligiloj redakti