X-43A estas nomo de senhoma testaviadilo de la usona kosmoesplora asocio NASA.

X-43A

Ĝi atingis la 27-an de marto 2004 – antaŭ la marbordoj de Kalifornio sonrapidon pli ol sepoblan. La aviadilo kapablas atingi la rapidon de maĥo 10. Ĝi estas propulsita per reaktora propulsilo kun supersona bruligo (ankaŭ nomata kiel skremĵeto).

La aviadilo – longa 3,6 m kaj peza 1.270kg – estis liverita per bombaviadilo Boeing B-52 Stratofortress en la flugalton de 12.200 m, de kie ĝin pluliveris modifita Pegasus-raketo ĝis alto de 30.000 m.

Dum la posta 11-sekunda memstara flugo, la prototipo atingis rapidon de 7,700km/h (super maĥo 7) – kaj tiel novan rekordon por aviadiloj kun aeruza propulsilo. La aviadilo kontrolite surmariĝis.

Ĉe la lasta (deksekunda) testa flugo super la Pacifiko – la 16-an de novembro 2004 – la aviadilo atingis rapidon de preskaŭ 11.000 km/h, tio estas pli ol 3 kilometrojn je sekundo.

Eksteraj ligiloj redakti