NGC, Nova ĝenerala katalogo estas astronomia katalogo farita de John Dreyer en 1880-aj jaroj.

Ĝi celis katologi nestelajn objektojn - galaksiojn, nebulozojn, stelamasojn, tamen reale ankaŭ steloj estas en ĝi en iu kvanto, ĉar al la observantoj ŝajnis ke ĉirkaŭ la steloj estas iu nebulozeco. La eldono de 1888 enhavis 7840 numeritajn objektojn.

Ankaŭ en tempo de faro de la katalogo galaksioj, nebulozoj kaj stelamasoj ne estis ankoraŭ distingataj kaj ĉiuj estis konsiderataj kiel aroj de multaj proksimaj steloj, kio ne estas vero por nebulozoj.

En la katalogo estas la plej rimarkeblaj nestelaj objektoj kaj poste estis farita granda laboro pri rekontrolo de objektoj de la katalogo.

Kelkajn katalogitajn objektojn oni ne sukcesis poste trovi, kaj la objektoj ekhavis statuson de neekzistantaj.

Kelkaj objektoj dum pli detala studo montriĝis konsistantaj el pluraj objektoj, tiuj apartaj objektoj estis nomitaj kun latinaj majusklaj literoj aldone al fino de la originala nomo, aŭ kun streketo "-" kaj nombro de parto en la fino.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tie artikoloj pri objektoj el NGC estas faritaj plejparte surbaze informo el (1), kaj informo pri ruĝenŝoviĝo de galaksioj estas el (2).