NTFS

dosiersistemo por Microsoft Windows

NTFS estas dosiersistemo. Ĝi estis ellaborita de Microsoft. Dosiersistemo estas maniero stori komputilajn dosierojn. NTFS signifas New Technology File System. Microsoft enkondukis ĝin kun operaciumo Windows NT. Versio de NTFS estas ankaŭ entenata en la plej modernaj operaciumoj ellaboritaj de Microsoft, Windows XP, Windows Server 2003 kaj Windows Vista.

NTFS estis farita por anstataŭigi la malnovan dosiersistemon uzatan de pli fruaj versioj de Windows, kiaj Windows 95, Windows 98, kaj Windows 98SE. Tiu dosiersistemo estis ankaŭ uzata de MS-DOS kaj nomiĝas FAT (File Allocation Table).

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo NTFS en la baza angla Vikipedio.