Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spirtubo

Naĝista spirtubo estas tubo longa ĉirkaŭ tridek centimetrojn, kutime j-forma, kun buŝilo, kaj konstruita el kaŭĉuko aŭ plasto. Oni uzas ĝin por spiri aeron desupre la surfaco de la akvo kiam la buŝo kaj la nazo estas sub la surfaco.

Ĉe rifo kun spirtubo kaj plonĝmasko.

Uzante spirtubon kune kun plonĝmasko kaj naĝiloj, oni povas kun pli malgranda peno rigardi la marfundon dum longa tempo. Eblas observi la vivaĵojn de la maro – maralgojn, koralojn, moluskojn, krustulojn, fiŝojn.

Submaraj ĉasistoj ofte uzas spirtubojn.

Plonĝistoj, kiuj uzas premaerujojn por spiri, ankaŭ spiras tra spirtubojn, kiam apud la surfaco.