Naŭmaĥio (latine naumachia, el la antikva greka ναυμαχία, laŭvorte «ŝipa batalo» aŭ larĝasence ŝajnmarbatalo) en Romio estas spektaklo imitanta marbatalon, parenca al la gladiatoraj ludoj.

Naŭmaĥio (detalo): imagopova rekreaĵo de Ulpiano Checa, unuafoje ekspoziciita en 1894.
Malnova bildo.

La latina vorto rilatas kaj al la spektaklo, kaj al la konstruaĵo (kun la baseno, la spektejo) kie la spektaklo okazis. En la pli precizema Esperanto la duan signifon pli trafe esprimas la derivita termino naŭmaĥiejo.

Por la inaŭguro de la Koloseo en 80 (nia erao), Tito organizigis du naŭmaĥiojn, unu en la Aŭgusta naŭmaĥiejo, uzante kelkajn milojn da homoj, kaj la alian en la nova amfiteatro (Diono Kasio, LXVI, 25, 1–4). Laŭ Suetonio (Domiciano, IV, 6–7), Domiciano aranĝis naŭmaĥion ene de Koloseo, sendube ĉirkaŭ 85 p.K., kaj alian en la jaro 89ª en nova baseno elfosita trans Tibero.

En Esperanto redakti

Referencoj redakti

  • F. Coarelli, Aedes Fortis Fortunae, Naumachia Augusti, Castra Ravennatium : la Via Campana Portuensis e alcuni edifici nella Pianta Marmorea Severiana, Ostraka 1, 1992, 39–54.
  • L. Cordischi, Note in margine di topografia romana : "Codeta, minor Codeta" e "Naumachia Caesaris, Bullettino della Commissione Acheologica comunale di Roma, 1999, 100, 53–62.
  • K. M. Coleman, Launching into history: aquatic displays in the Early Empire, Journal of Roman Studies 83, 1993, 48–74.
  • J.-Cl. Golvin, L'amphithéâtre romain. Essai sur la théorisation de sa forme et de ses fonctions, Paris, 1988, 50–51, 59–61.
  • J.-Cl. Golvin, Ch. Landes, Amphithéâtres et gladiateurs, Paris, 1990, 96.
  • A. M. Liberati, s. v. "Naumachia Augusti", in E. Steinby (ed.), Lexicon Topographicum Urbis Romae, III, 1996, 337.
  • L. Richardson, A New Topographical Dictionary of Ancient Rome, Baltimore—London, 1992, 265–266, 292.
  • L. Haselberger (dir.), Mapping Augustan Rome, Journal of Roman Archaeology Supplementary Series 50, Portsmouth (Rhode Island), 2002, 179.
  • R. Taylor, Torrent or trickle? The Aqua Alsietina, the Naumachia Augusti, and the Transtiberim, American Journal of Archaeology 101, 1997, 465–492.

Eksteraj ligiloj redakti