Naŭtonaŭno (laŭ la lat. nonus: „naŭa“) estas en muziko la naŭa intervalo, kiu kunmetiĝas el okto kaj duto kaj ampleksas naŭ tonŝtupojn de diatona, septona gamo (ekz. c–d’).

Granda naŭto ampleksas dek kvar, malgranda dek tri duontonpaŝojn. En kontrapunkto kaj harmonia tonmetaĵo naŭtoj estas traktendaj kiel dutoj. Laŭ la harmoniscienco la naŭto havas gravan rolon antaŭ ĉio en la dominanta septnaŭta akordo, en la ĵazharmonio ĝia aparta rolo estas la kvara trito super la gamnoto. Je la naŭto efikas psikakustika efekto. Ekzemple oni sentas kunsonadon de granda aŭ malgranda naŭto kun la baza tono kiel esence malpli malagrabla ol la kunsonadon de granda aŭ malgranda duto kun la baza tono. Kvankam fakte dissona, akordo formita el bazotono, perfekta kvinto kaj granda naŭto (kvintnaŭna akordo) preskaŭ jam sentiĝas kiel kunsona, se oni ludas ĝin laŭ pitagora (sen uzado de la pitagora lupokvinto), pura (validas nur por la akordo formita sur la gamtono) aŭ egalŝtupa agordo.

Lige kun la suprotona serio, ekzemple ĉe la alikvotregistroj de orgeno, oni nomas la naŭan suprotonon naŭto. Ĉi tiu naŭto havas kun la pli malalta okto frekvencproporcion de 9:8. La naŭto havas ene de la suprotonaro specialpozicion. Ĝi ne nur estas la 9-a suprotono super la baza tono, sed samtempe ankaŭ la 3-a suprotono de la 3-a suprotono (kvinto) super la bazotono. Tio estas ankaŭ kialo por la malgranda dissona efekto, se la granda naŭto en akordo kune kun bazotono kaj kvinto eksonas je pitagora, pura aŭ egalŝtupa agordo.

Eksteraj ligiloj redakti