Nabucco

opero far Jozefo Verdi

Nabucco ([naBUko] mallonge por Nabucodonosor, en Esperanto Nebukadnecaro) estas ital-lingva opero kvarakta komponita en 1841 de Giuseppe Verdi laŭ ital-lingva libreto fare de Temistocle Solera. Tiu libreto estis bazita sur la bibliaj historioj el la Libro de Jeremia kaj el la Libro de Daniel kaj sur la teatraĵo de 1836 de Auguste Anicet-Bourgeois kaj Francis Cornue, kvankam la baleta adaptaĵo de Antonio Cortese el la teatraĵo (kun ties necesaj simpligoj), ludita ĉe La Scala en 1836, estis pli grava fonto por Solera ol la teatraĵo mem.[1] Sub ties origina nomo Nabucodonosor, la opero estis premierita ĉe La Scala en Milano la 9an de marto 1842.

Nabucco
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1841
Ĝenro opero
vdr

Nabucco estas la opero kiu estis konsiderata kiel firmigilo de la reputacio de Verdi kiel komponisto. Li mem komentis ke "tiu estas la opero per kiu mia arta kariero reale ekas. Kaj kvankam mi havis multajn superotajn malfacilaxjojn, certe Nabucco naskiĝis sub bonasorta stelo."

Ĝi sekvas la malfacilaĵojn de Judoj kiam ili estas atakitaj, konkeritaj, kaj sekve ekzilitaj el siaj hejmlando fare de la Babilona reĝo Nabucco (en Esperanto, Nebukadnecar la 2-a). La historiaj okazaĵoj estas uzataj kiel fono por romantisma kaj politika afero. la plej bone konata peco el la opero estas la "Ĥoro de la judaj sklavoj," Va, pensiero, sull'ali dorate / "Flugu, penso, per oraj flugiloj," ĥoro kiu estas regule ludata ankoraŭ en multaj operejoj.

Referencoj redakti

Notoj

  1. Budden, 1973, p. 95

Fontoj

Eksteraj ligiloj redakti