Nacia Asembleo de Armenio

unuĉambra parlamento de Armenio

La Nacia Asembleo de Armenio (armene Հայաստանի Հանրապետության Ազգային ժողով, Hajastani Hanrapetutjan Azgajin ĵogov aŭ simple armene Ազգային ժողով, ԱԺ, Azgajin Ĵogov, AĴ), ankaŭ neformale nomata kiel la Parlamento de Armenio (armene խորհրդարան, ĥorhrdaran) estas la leĝdona branĉo de la registaro de Armenio[1].

Nacia Asembleo de Armenio
Konstruaĵo de la Nacia Asembleo de Armenio
Konstruaĵo de la Nacia Asembleo de Armenio
unuĉambra parlamento
Komenco 1-a de aŭgusto 1918 vd
Antaŭe Supreme Council of Armenia • Armena Nacia Konsilio vd
Geografia situo 40° 11′ 23″ N, 44° 30′ 33″ O (mapo)40.18972222222244.509166666667Koordinatoj: 40° 11′ 23″ N, 44° 30′ 33″ O (mapo)
Lando(j) ArmenioArmena Demokratia Respubliko vd
Nacia Asembleo de Armenio (Armenio)
Nacia Asembleo de Armenio (Armenio)
DEC
Nacia Asembleo de Armenio
Nacia Asembleo de Armenio
Map
Nacia Asembleo de Armenio
Ĉefestro(j) Alen Simonyan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Superrigardo redakti

 
Aera vido de la Nacia Asembleo de Armenio.

La Nacia Asembleo estis fondita origine en 1918 kaj nomata Armena Nacia Konsilio, post la sendependeca deklaro de Armenio. Ekde 1938, la Nacia Asembleo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko estis nomata Supera Konsilio de Armenio. Post la dissolvo de Sovetunio en 1991 kaj la adopto de la nova Konstitucio de Armenio en 1995, estiĝis la formado de la nuna Nacia Asembleo.

La Nacia Asembleo estas unuĉambra korpo. La Nacia Asembleo konsistas el almenaŭ 101 sidlokoj, sed kun aldonitaj sidlokoj, ĝi eble kreskos al ĉirkaŭ 200 sidlokoj en ekstreme maloftaj kazoj. La prezidanto de la Nacia Asembleo estas Ararat Mirzojan[2].

Balota sistemo redakti

Laŭ leĝo adoptita en 2016, partioj devas trapasi sojlon de 5% kaj koaliciojn respektive 7% por esti inkluzivitaj en la distribuado de mandatoj. La elektosistemo rezervas 50% da voĉoj donitaj favore al ĉiu partio por esti distribuataj per partiaj listoj. El ĉi tiuj, kvar mandatoj estos atribuitaj al naciaj malplimultoj antaŭ ĉio (kondiĉe ke ili estu inkluzivitaj en partiaj listoj). Partia listo ne povas inkluzivi pli ol 70% de reprezentantoj de la sama sekso kaj ĝiaj po kvar sinsekvaj enskriboj inkluzivas membrojn de ambaŭ seksoj[3].

 
Ĉefa fasado de la asamblea konstruaĵo.

Pliaj 50% de voĉoj ricevitaj de ĉiu partio estas distribuitaj inter siaj teritoriaj listoj prezentitaj en 13 elektodistriktoj. Se neniu el la partioj gajnas pli ol 50% de la mandatoj, dua raŭndo de elektoj okazus. Post la unua raŭndo, la du plej bone metitaj partioj partoprenas la duan raŭndon. Ĉiuj mandatoj ricevitaj dum la unua raŭndo estas konservitaj. La partio, kiu gajnas la duan raŭndon, ricevas plian nombron da mandatoj por atingi 54% de ĉiuj sidlokoj.

Se iu partio aŭ koalicio venkos super du trionoj de la mandatoj en la unua raŭndo de elektoj, sufiĉaj aldonaj mandatoj estos disdonitaj inter ĉiuj aliaj partioj por certigi ke almenaŭ unu triono de ĉiuj seĝoj estu donita al partioj krom la gajnanta, kio rezultigus superpendajn sidlokojn.

Konstantaj Komitatoj redakti

La Nacia Asembleo havas dek unu konstantajn komitatojn:

  • Konstanta Komitato pri Defendo kaj Sekureco
  • Konstanta Komitato pri Ekonomiaj Aferoj
  • Konstanta Komitato pri Eŭropa Integriĝo
  • Konstanta Komitato pri Financaj kaj Buĝetaj Aferoj
  • Konstanta Komitato pri Eksterlandaj Rilatoj
  • Konstanta Komitato pri Sanprizorgo kaj Sociaj Aferoj
  • Konstanta Komitato pri Homaj Rajtoj kaj Publikaj Aferoj
  • Konstanta Komitato pri Scienco, Edukado, Kulturo, Diasporo, Junularo kaj Sporto
  • Konstanta Komitato pri Ŝtataj kaj Juraj Aferoj
  • Konstanta Komitato pri Teritoria Administrado, Loka Memregado, Agrikulturo kaj Medio
  • Konstanta Komitato pri Teritoria Integriĝo

Referencoj redakti