Nacia Banko de Belgio

La Nacia Banko de Belgio (france Banque nationale de Belgique, nederlande Nationale Bank van België, germane Belgische Nationalbank) estas la centra banko de Belgio kaj membras en la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.

Nacia Banko de Belgio
centra banko • ŝtata statistika instituto vd
Dum 1850 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj
Jura formo public limited company
Ĉefestro(j) Jan Smets vd
Sidejo National Bank of Belgium
Lando Belgio
filiaj kompanioj Banque d'Emission a Bruxelles vd
Partoprenanta Library of the National Bank of Belgium vd
Posedataj kompanioj Museum van de Nationale Bank van België vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Nacia Banko de Belgio
Oficiala nomo Nationale Bank van België (nederlande)
Banque nationale de Belgique (france)
Belgische Nationalbank (germane)
fasado de la Nacia Banko de Belgio
fasado de la Nacia Banko de Belgio
fasado de la Nacia Banko de Belgio
centra banko • ŝtata statistika instituto
Sidejo Bruselo, Belgio
Prezidanto Guy Quaden
Centra banko de  Belgio
Valuto

Eŭro

ISO 4217 EUR
Retejo

www.nbb.be

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr

Jura formo redakti

La Nacia Banko de Belgio estas akcia kompanio kun baza kapitalo de dek milionoj da eŭroj. Ekzistas 400 000 akcioj, el kiuj duono nevendeble apartenas al la belga ŝtato kaj la alia duono havas individuajn posedantojn.

La funkcion de la banko principe reguligas nacia "leĝo pri la fundamenta statuto de la Nacia Banko de Belgio".[1]

La bankestro kaj la direktoroj de la nacia banko estas nomumataj fare de la belga reĝo.

Organiziĝo redakti

La organoj de la banko estas la bankestro (france kaj nederlande gouverneur; germane Gouverneur), la direktoraro, la konsilio de regantoj kaj la kolegaro de cenzuristoj.

Bankestro redakti

La bankestro havas oficperiodon de kvin jaroj kaj estas nomumata fare de la belga reĝo. Reelekto eblas. La reĝo respekte al la statuto de la Eŭropa Centra Banko nur tiam povas maldungi lin/ŝin, se la postenulo ne plu plenumas la oficajn kondiĉojn aŭ faris severan eraron.

La aktuala prezidanto ekde 11-a de marto 2015 estas la bankisto Jan Smets.

Direktoraro redakti

La direktoraro konsistas el la bankestro kaj el minimume kvin kaj maksimume sep direktoroj. La direktoraro havas saman nombron da franclingvaj kaj da nederlandlingvaj membroj. Ĝi administras la bankon kaj difinas ties politikajn gvidliniojn.

Kolegaro de cenzuristoj redakti

La kolegaro de cenzuristoj havas ok membrojn. Ankaŭ ĝi havas saman nombron da franclingvaj kaj da nederlandlingvaj membroj. La kolegaro havas la taskon supervidi la starigon kaj plenumon de la banka buĝeto. La cenzuristoj estas elektataj por oficperiodo de 3 jaroj fare de la ĝenerala banka asembleo.

Konsilio de regantoj redakti

La membroj de la konsilio de regantoj estas same elektataj por oficperiodo de 3 jaroj fare de la ĝenerala banka asembleo. Reelekto eblas. Du regantoj estas elektataj laŭ propono de la plej multmembra organizaĵo de laborprenantoj. Tri regantoj estas elektataj laŭ propono de la plej multmembra organizaĵo po de industrio kaj komerco, de la agrikulturistoj kaj de la mezgrandaj entreprenoj. Kvin pliaj regantoj estas elektataj laŭ propono de la nacia ministro pri financoj.

Tasko de la konsilio estas la ratifiko de la jara raporto de la nacia banko kaj la fina interkonsento pri disdono de la banka profito. Tiun taskon alikaze havus la ĝenerala banka asembleo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti