Nacia Biblioteko de Argentino

La Nacia Biblioteko de Argentino, aŭ en hispana oficiale Biblioteca Nacional de la República Argentina, estas la nacia biblioteko, nome la biblioteko plej grava de Argentino. Kreita en 1810 en la institucio nomita Cabildo de Buenos Aires, aktuale troviĝas situa en la bonaera kvartalo Rekoleta.

Nacia Biblioteko de Argentino
emblemo
nacia biblioteko • biblioteka konstruaĵo
Komenco 1810 vd
Geografia situo 34° 35′ 4″ S, 58° 23′ 53″ U (mapo)-34.58444444-58.39805556Koordinatoj: 34° 35′ 4″ S, 58° 23′ 53″ U (mapo)
Lando(j) Argentino vd
Situo Bonaero
Adreso Agüero 2502
Poŝtkodo 1425EID
Nacia Biblioteko de Argentino (urbo Bonaero)
Nacia Biblioteko de Argentino (urbo Bonaero)
DEC
Nacia Biblioteko de Argentino
Nacia Biblioteko de Argentino
Map
Nacia Biblioteko de Argentino
Membro de ABINIA vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nacia Biblioteko de Argentino.

La plej longa administristo estre de la Biblioteko estis la argentina verkisto Gustavo Adolfo Martínez Zuviría, inter 1931 kaj 1955. De naciismaj tendencoj, la verkisto havis bonan rilaton kun Juan Domingo Perón kaj ĝuis tiam de granda populareco.

Menciindas ankaŭ la administrado fare de la prestiĝa verkisto Jorge Luis Borges, kiu plenumis la postenon de Direktoro el 1955 al 1973. Dum sia administrado oni instigis la konstruon de nova sidejo (la aktuala), kiu estis necesa pro la ampleksa havaĵo kiun estis akumulinta la Biblioteko. En 1958, la Prezidento Arturo Frondizi subskribis la dekreton 5512/58, atribuante buĝeton por la vorko kaj kreita de Honora Komitato prezidita de Borges, kiu devis verki la programon de neceson por la estonta edifico.

La aktuala edifico de la Nacia Biblioteko estas granda ekzemplo je internacia nivelo de desegno brutalisma, nome stilo aperinta en la 1950-aj jaroj kiu karakteriziĝas pro la hegemonio de la strukturoj de ŝtalbetono videblaj kaj traktataj skulptece, kaj ĉefe pro la loko de la parko lasita en la grunda nivelo kaj la legejo kiel rigardejo al la haveno kaj al la Plata-Rivero.