Nacia Biblioteko de Pollando

nacia biblioteko

La Nacia Biblioteko de Pollando (pole Biblioteka Narodowa) estas la centra biblioteko de Pollando, nacia kulturinstitucio fondita en 1928. Ekde la komenco ĝi troviĝas en Varsovio. Ekde 2007 ĝia direktoro estas d-ro Tomasz Makowski.

Nacia Biblioteko de Pollando
nacia bibliotekopublika biblioteko • esplora biblioteko
Komenco 1-a de marto 1928 vd
Antaŭe Załuski Library vd
Geografia situo 52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo)52.2138888921.00333333Koordinatoj: 52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Main building of the National Library in Warsaw
Situo Varsovio
Nacia Biblioteko de Pollando (Varsovio)
Nacia Biblioteko de Pollando (Varsovio)
DEC
Nacia Biblioteko de Pollando
Nacia Biblioteko de Pollando
Map
Nacia Biblioteko de Pollando
Ĉefestro(j) Tomasz Makowski vd
Membro de IIIF Consortium • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Conference of European National Librarians • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Notoj Tuta stoko: pli ol 8 500 000 unuoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La biblioteko kolektas librojn, gazetojn, elektronikajn kaj aŭdvidajn publikaĵojn kiuj aperis en Pollando, same kiel la eksterlandajn polaĵojn. Ĝi estas la plej grava esplora biblioteko, la ĉefa arkivo de pollingva verkado kaj la ŝtata centro de bibliografia informado pri libroj. Ĝi ludas gravan rolon ankaŭ kiel esplora institucio kaj estas grava metodologia centro por aliaj bibliotekoj en Pollando. Ĝi eldonas sciencajn periodaĵojn: Polish Libraries (Polaj Bibliotekoj, en la angla), Rocznik Biblioteki Narodowej (Jarlibro de la Nacia Biblioteko) kaj Notes Konserwatorski (Konservista Notlibro).

La Nacia Biblioteko havas la plej grandan kolekton en Pollando. Inter pli ol 8,5 milionoj da bibliotekaj unuoj (libroj, periodaĵoj, manuskriptoj, elektronikaj dokumentoj, mapoj ktp) troviĝas 160 000 volumoj de libroj eldonitaj antaŭ la jaro 1801. Ĝi ricevas du ekzemplerojn de ĉiu libro publikigita en Pollando kiel laŭleĝan deponon (unu ekzempleron, se la eldonkvanto estas sub 100). Krom ĝi, ankaŭ la Jagelona Biblioteko en Krakovo havas la statuson de nacia biblioteko.

Granda parto de la kolekto estas rete disponigita en la sistemo POLONA, kiu estas unu el la plej modernaj ciferecaj bibliotekoj en la mondo. Ĝi enhavas ankaŭ materialojn el aliaj institucioj kaj la reta kolekto kreskas averaĝe per 2000 novaj dokumentoj ĉiutage[1]. En la jaroj 20172019 la Nacia kaj Jagelona Bibliotekoj kontribuis al ĝi per ankoraŭ unu miliono da nove skanitaj materialoj, kadre de la komuna projekto "Patrimonium"[2].

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Rebecca Knuth. (2006) Burning books and leveling libraries: extremist violence and cultural destruction. Greenwood Publishing Group, p. 166. ISBN 0-275-99007-9.
  • (2010) Biblioteki Warszawy w latach 1939–1945, Straty Kultury Polskiej (pole). Warsaw: Ministerio de Kulturo kaj de Nacia Heredo de la Respubliko Pollando, p. 367. ISBN 9788392922766.
  • Joanna Pasztaleniec-Jarzyńska; Halina Tchórzewska-Kabata (2000) (in pl), The National Library in Warsaw: tradition and the present day, Warsaw: National Library, (ISBN 83-7009-295-0) 
  • UNESCO (2007). Codex Suprasliensis. portal.unesco.org. UNESKO. Arkivita el la originalo je 2013-10-20. Alirita 2013-07-18.
  • Maria Witt (15a de Septembro kaj 15a de Oktobro, 2005) The Zaluski Collection in Warsaw. The Strange Life of One of the Greatest European Libraries of the Eighteenth Century. FYI France. Arkivita el la originalo je 2013-12-09. Alirita 2008-02-17.


Eksteraj ligiloj redakti

52° 12′ 52″ N 21° 00′ 16″ O / 52.21444 °N, 21.00444 °O / 52.21444; 21.00444 (mapo)