Nacia Hispana Festotago

La Nacia Hispana Festotago hispane Fiesta Nacional de España, katalune/valencie Festa Nacional d'Espanya, galege Festa Nacional de España; eŭske Espainiako Jai Nazionala, kaj arane Hèsta Nacionau d'Espanha, aŭ ankaŭ konata kiel Tago de la Hispaneco memorigas la historian okazintaĵon de la malkovro de Ameriko de Kristoforo Kolumbo kaj la Katolikaj Gereĝoj post la subskribo de la Kapitulacoj de Santa Fe. La celebrado okazas ĉiujare la 12-an de oktobro, per militista desfilo ĉeestata de la reĝo de Hispanio kune kun la hispana reĝa familio kaj la plej gravaj reprezentantoj de ĉiuj instancoj de la registaro kaj la plimulto de prezidantoj de aŭtonomaj regionoj de la lando.

Kolumbo alvenas al Guanahani nome de la katolikaj gereĝoj la 12-an de oktobro

Ĝi okazigas multajn kritikojn pro militemo de la ceremonioj, pro iama festo kiel "de la raso" signife la hispanlingvan popolaron sen konsideri ke temas pri konkero kaj invado, kaj neglekto de la aliaj hispaniaj popoloj