Nacia Komitato por la Savo de la Popolo

La Nacia Komitato por la Savo de la Popolo estas politika-militista institucio establita en Malio de la militistaro post la puĉo de 2020 kiu eksigis la prezidanton Ibrahim Boubacar Keïta la 19-an de aŭgusto 2020.[1] Ĝia prezidanto estas Assimi Goita, kolonelo de la Armitaj Fortoj de Malio.[2]

Nacia Komitato por la Savo de la Popolo
Comité national pour le salut du peuple
militista registaro • Gouvernement de transition
Komenco 19-a de aŭgusto 2020
Fino 18-a de januaro 2021 vd
Antaŭe Ibrahim Boubacar Keïta vd
Poste Bah Ndaw vd
Lando(j) Malio vd
Sidejo Bamako, Malio
Moto Tous unis pour la patrie
Ĉefestro(j) Assimi Goita vd
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr
Assimi Goita kaj aliaj puĉistoj antaŭ gazetara konferenco kadre de la puĉo

La 25-an de septembro, konstitucia potenco estis restarigita kun la nomumo de Ba N'Daou kiel prezidanto de la Respubliko Malio. Assimi Goita, estro de la Komitato estis nomumita Vicprezidanto de la Respubliko. La militista estraro restos aktiva ĝis la venontaj prezidantaj elektoj en 2022.

Historio redakti

En la nokto de la 18-a de aŭgusto, post la aresto de prezidanto Ibrahim Boubacar Keïta kaj ĉefministro Boubou Cisse, la militistaro anoncis okazigon de novaj prezidentaj kaj leĝdonaj elektoj en racia periodo, [3] same kiel civila politika transiro. En la sama parolado, estis anoncita la kreo de la Nacia Komitato por la Savo de la Popolo kaj ili ordonis fermi landlimojn kaj elirmalpermeson inter la 21-a horo kaj la 5-a a.t.[4] La estraro decidis remalfermi la limojn la 21-an de aŭgusto.[5]

La Afrika Unio ignoris la registaron establitan de la puĉistoj kaj suspendis la landon de la organizo ĝis la restarigo de konstitucia ordo. [6]

En Vikinovaĵoj redakti

En vikinovaĵoj: Militistoj eksigis prezidanton de Malio.

Referencoj redakti

  1. Los militares golpistas de Malí anuncian creación de Comité Nacional de salvación ("La puĉkomplotantoj de Malio anoncas kreon de Nacia Komitato de Savo", el retejo infobae, alirdato la 19-an de aŭgusto 2020 (hispane)
  2. www.naiz.eus/es/actualidad/noticia/20200819/los-golpistas-de-mali-con-un-oficial-autoproclamado-lider-de-la-junta-prometen-elecciones-en-un-plazo-razonable Los golpistas de Mali, con un oficial autoproclamado líder de la junta, prometen elecciones en un plazo «razonable» ("La puĉistoj de Malio, kun memproklamita gvidanto de la estraro, promesas elektojn en «racia» tempo" el retejo naiz, alirdato la 19-an de aŭgusto 2020[rompita ligilo] (same hispane)
  3. ce que l'on sait du coup d'État qui a abouti à la démission du president ("Kion oni scias pri la puĉo, kiu rezultigis la demision de la prezidanto") el retejo RTL, alirdato la 19-an de aŭgusto 2020 (france)
  4. Tout comprendre sur la situation au Mali ("Ĉion kompreni pri la situacio en Malio el retejo cnews, alirdato la 19-an de aŭgusto 2020 (france)
  5. La junte annonce la réouverture vendredi des frontières aériennes et terrestrial ("La junto anoncas la remalfermon de la aeraj kaj landaj landlimoj vendrede") el retejo Le Figaro, alirdato la 20-an de aŭgusto 2020 (france)
  6. Unión Africana suspende a Mali hasta que recupere el orden constitucional ("Afrika Unio suspendas Malion ĝis ĝi restarigas konstitucian ordon), el retejo Deutsche Welle, alirdato la 19-an de aŭgusto 2020[rompita ligilo] (hispane)