Nacia Legado (pole: Narodowe Czytanie) estas pola socia kampanjo populariganta konatecon de la nacia literaturo, en kiu ampleksaj fragmentoj de la verkoj estas publike legataj, ankaŭ en amaskomunikiloj; komencita en 2012.

Emblemo de Nacia Legado
Legado de Sinjoro Tadeo, Lodzo 2012

Historio redakti

La kampanjo estis komencita en 2012 okaze de 200-jariĝo de Dua Pola Milito kaj franca invado al Rusio de Napoleono Bonaparte, dum kiu okazis priskribita en Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz la lasta armita posedopreno en Litovio. Organizita de prezidanto de Pollando Bronisław Komorowski, laŭ ideo de Agnieszka Celeda, estinta vicdirektorino de TVP Kultura. Oni deziris, ke la nacia literaturo estu objekto de ne nur lerneja legado, sed ankaŭ ĉeesta en la socia vivo. La publika legado okazis en dekoj da lokoj kun partopreno de aŭskultantoj.

En 2013 partoprenis jam loĝantoj de pli ol 700 lokoj. Prezidenta kancelario preparis specialan stampon kaj afiŝon de Piotr Młodożeniec.

La tria legado okazis jam en pli ol 1500 lokoj.

La kvara en 2015 okazis sub patroneco de prezidenta paro Andrzej Duda kaj Agata Kornhauser-Duda. Oni preparis pli mallongan adapton de la romano. Krom stampo kaj afiŝo aperis reklambendoj. Partoprenis pli ol 1600 lokoj.

Nacia Legado en Esperanto redakti

 
Kovrilo de Antaŭprintempo eldonita en Esperanto de Bjalistoka Esperanto-Societo en 2018

Ĉiujare la Nacian Legadon partoprenas Bjalistoka Esperanto-Societo, kiu okazigas renkontiĝojn dediĉitajn al la verkoj. La asocio eldonis libroforme en Esperanto-tradukoj La Pupon (2016, trad. Tomasz Chmielik, fragmentoj legataj en 2015 dum la Nacia Legado)[1], reeldonis Quo vadis? kunlabore kun Podlaĥia Libraro (2016, trad. Lidja Zamenhof)[2], Antaŭprintempon (2018, trad. Tomasz Chmielik)[3] kaj Ok Novelojn (2019, pluraj tradukintoj)[4]. La 5-an de septembro 2020 en Centro Ludoviko Zamenhof Bjalistoka Esperanto-Societo prezentis Baladinan de Juliusz Słowacki en Esperanto-traduko de Lidia Ligęza[5][6]. Pri la iniciato de bjalistokaj esperantistoj raportis lokaj kaj landaj amasinformiloj[7], kaj ĉiujare la Esperanto-tradukoj legas esperantistoj en Pollando kaj eksterlande[8]. La 4-an de septembro 2021 Bjalistoka Esperanto-Societo kunlabore kun Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki eldonos la dramon La moralo de sinjorino Dulska en Esperanto-Traduko de Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik[9].

Okazintaĵoj redakti

Dum laŭvicaj prezentoj de la kampanjo Nacia Legado oni legis jenajn verkojn de polaj literaturistoj:

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti