Nacia Memor-Tago de Varsovia Ribelo

Nacia Memor-Tago de Varsovia Ribelo – pola ŝtata festo, celebrata ĉiujare la 1-an de aŭgusto ekde 2010 (dum labortago).

Signifo de la dato redakti

Enkonduko al la leĝo substrekas, ke la festo fiksiĝas omaĝe al la herooj de la Ribelo de Varsovio – al tiuj, kiuj defendante la polan ŝtaton kun armiloj enmane batalis por liberigo de la ĉefurbo, strebis al rekreo de la institucio de sendependa Pola Ŝtato, kontraŭstaris al la germana okupado kaj danĝero de soveta mallibereco minacanta al venontaj generacioj de poloj. Motivigo al la projekto de la leĝo aldonis plie ke pere de honorigo de la tago de ribel-eksplodo la libera Pollando povas kvitanci sian ŝuldon de dankemo.

Fiksigo de la festo redakti

La feston oni akceptis per leĝo, de la 9-a de oktobro 2009, pri starigo de la Nacia Memor-Tago de Varsovia Ribelo, voĉigita laŭ iniciato de la prezidento de Pollando Lech Kaczyński.

Vidu ankaŭ redakti