Nacia Muzeo de Ferooj

La Nacia Muzeo de Ferooj (feroe Føroya Fornminnisavn) estas muzeo pri historio de Ferooj kaj situas en nordoriento de la ĉefurbo Tórshavn.

Nacia Muzeo de Ferooj
muzeo
muzeo [+]

LandoFerooj
SituoTórshavn
- koordinatoj62° 1′ 55″ N, 6° 45′ 54″ U (mapo)62.0319-6.7649Koordinatoj: 62° 1′ 55″ N, 6° 45′ 54″ U (mapo)

Fondo1898

Nacia Muzeo de Ferooj (Ferooj)
Nacia Muzeo de Ferooj (Ferooj)
DEC
Nacia Muzeo de Ferooj
Nacia Muzeo de Ferooj
Map
Nacia Muzeo de Ferooj

Vikimedia Komunejo:  Føroya Fornminnissavn [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La ideo de la nacia historia muzeo naskiĝis ĉe Jóannes Patursson, kiu iniciatis ĝin en 1890. Je la Ólavsøka de 1898 (nacia festotago de Ferooj, la 28-29-a de julio), oni fondis Føroya Forngripagoymsla (Historia Kolektaĵo de Ferooj). Al la estraro apartenis tiam 18 homoj, el kiuj Rasmus Rasmussen estis la plej aktiva apoganto de la muzeo. Oni fondis en 1916 Føroya Forngripafelag (Historia Unuiĝo de Ferooj). Ekde 1928, la muzeo estis reorganizita sub gvido de Mads Andreas Jacobsen kaj la geedzoj Hans Andrias Djurhuus kaj Petra Djurhuus. La politikisto Andreas Weihe (1867–1946) montriĝis kiel grava apoganto de la muzeo en la 1930-aj jaroj. Ekde la 1940-aj jaroj havis gravan rolon la feroa historiisto Sverri Dahl (1910–1987) ĉe esploro de la vikinga epoko sur la Ferooj.

En 1952, la historia kolektaĵo estis rangigita al Historia Muzeo de Ferooj.

Ekde 1996, la muzeo havas novan kontruaĵon en Hoyvík, havas propran bibliotekon, grandan boato-halon kun feroaj boatoj kaj subĉielan muzeon. Unu el la plej gravaj valoraĵoj de la muzeo estas la moneroj de Sandur. Ekde 2002, grava allogaĵo estas la preĝejaj benkoj de Kirkjubøur, post kiam Danio redonis ilin al Ferooj.

Eksteraj ligiloj redakti