Nacia Muzeo de Irako

muzeo ĉe Bagdado, Irako

La Nacia Muzeo de Irako (arabe المتحف العراقي) estas muzeo en Bagdado. Ĝi enhavas unikajn artaĵojn el la kulturo de Mezopotamio. La muzeo estis fondita de la brit(in)o Gertrude Bell. Ŝi komence, ekde 1922 kolektis artaĵojn en registara konstruaĵo kaj en 1926 la iraka registaro movis la kolektaĵon al pli granda konstruaĵo, kie malfermiĝis en 1926 kiel Antikvaĵa Muzeo de Bagdado kaj ŝi iĝis ties gvidantino.

Nacia Muzeo de Irako
muzeo
nacia muzeo [+]

LandoIrako
SituoBagdado
- koordinatoj33° 19′ 42″ N, 44° 23′ 7″ O (mapo)33.328344.3854Koordinatoj: 33° 19′ 42″ N, 44° 23′ 7″ O (mapo)

Estiĝo1926
DirektoroAhmed Kamil Muhammad

Tuta stoko170000 – 200000

Nacia Muzeo de Irako (Irako)
Nacia Muzeo de Irako (Irako)
DEC
Map
Nacia Muzeo de Irako

Vikimedia Komunejo:  National Museum of Iraq [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La muzeo en 1966 translokiĝis en pli grandan konstruaĵon kaj estis alinomita al Nacia Muzeo de Irako (aŭ Arĥeologia Muzeo de Irako). Post la golfa milito en 1991, la muzeo estis fermita ĝis 2000. Dum la invado de Irako en 2003, la muzeo estis prirabita kaj la tiama ĝenerala direktoro Donny George Youkhanna fuĝis en 2006 en la Usonon.

La muzeo estis renovigita kaj pligrandigita per internacia apogo. La muzeo re-malfermiĝis oficiale en febraro de 2015.

Gravaj artaĵoj redakti

 
Virina masko de Uruk