Nacia Muzeo de Natura Historio (Ĉilio)

La Nacia Muzeo de Natura Historio (hispane Museo Nacional de Historia Naturalhispane MNHN) estas unu el la tri naciaj muzeoj en Ĉilio kune kun la "Nacia Muzeo de Belartoj" (Santiago de Ĉilio) kaj la "Nacia Muzeo de Historio". Ĝi situas en Parko Quinta Normal.

Nacia Muzeo de Natura Historio
Museo Nacional de Historia Natural
La Nacia Muzeo de Ĉilio
La Nacia Muzeo de Ĉilio
public museum • muzeo de natura historio
Lando  Ĉilio
Situo Quinta Normal
Urbo Santiago de Ĉilio
Adreso Parko Quinta Normal
Estiĝo 1830
Malfermo 14-a de septembro 1830
Koordinatoj 33° 26′ 32″ S, 70° 40′ 55″ U (mapo)-33.44217-70.68184Koordinatoj: 33° 26′ 32″ S, 70° 40′ 55″ U (mapo)
Nacia Muzeo de Natura Historio Museo Nacional de Historia Natural (Ĉilio)
Nacia Muzeo de Natura Historio
Museo Nacional de Historia Natural (Ĉilio)
DEC
Nacia Muzeo de Natura Historio Museo Nacional de Historia Natural
Nacia Muzeo de Natura Historio
Museo Nacional de Historia Natural
Situo de Nacia Muzeo de Natura Historio
Museo Nacional de Historia Natural
Map
Nacia Muzeo de Natura Historio
Museo Nacional de Historia Natural
Surfaco 12 000 m²
Jaraj vizitantoj: 608 112 (2015)
Retpaĝo www.mnhn.cl
vdr
La centra halo, kun skeleto de blua baleno

Historio redakti

La muzeo estas unu el la plej malnovaj naturhistoriaj muzeoj en Sudameriko. Ĝi estis fondita la 14-an de septembro 1830 de la franca naturalisto Claude Gay, komisiita fare de la ĉilia registaro. Lia originala mandato estis la biologio kaj geografio de Ĉilio, kun fokuso al kultivaĵoj kaj mineralaj resursoj. La nuna konstruaĵo estis konstruita en 1875 kiel palaco, aŭ pavilono, por la Internacia Ekspozicio de Ĉilio.[1]

En 1889 fakoj de botaniko, zoologio kaj mineralogio estis establitaj. La Boletín del Museo Nacional (Bulteno de la Nacia Muzeo) estis unue eldonita en 1908, kaj hodiaŭ daŭras sub la titolo Boletín del Museo Nacional de Historia Natural (Bulteno de la Nacia Muzeo de Natura Historio).

Tertremoj en aŭgusto 1906 kaj aprilo 1927 damaĝis la muzeon.[2]

Humberto Fuenzalida Villegas estis direktoro de la muzeo ĝis kiam Grete Mostny fariĝis direktoro en 1964. Ŝi gvidis la muzeon ĝis 1982.[3]

Ekspozicioj kaj kolektoj redakti

Nuntempe la muzeo havas dek du permanentajn ekspoziciojn:

  • Biogeografio de Ĉilio, longa tunelo kiu plenigas grandan parton de la unua etaĝo
  • Interaktivaj infanaj ludoj por teraj ekosistemoj
  • La ekspozicioj de la Centra Halo, inkluzive de 17-metra skeleto de blua baleno
  • Mineraloj, kun emfazo al kresko de nitrato de la frua 20-a jarcento.
  • Insektoj, inkluzive de grandaj fosiliaj libeloj
  • Moluskoj
  • Vertebruloj de la Mezozoiko, inkluzive de specimeno de Carnotaurus sastrei
  • Ĉilia ligno
  • Ĉilia arkeologio
  • Insularo Juan Fernández
  • Kultura antropologio, pritraktranta Ajmarojn, Mapuĉojn, Selknamojn, Rapa Nui-anojn, Alakalufojn, kaj Jamanojn. La muzeo enhavas la plej fajnajn publikajn kolektojn de artefaktoj de rongorongo en la mondo.
  • La uzoj de kupro, kolekto de Codelco, la ŝtata mineja korporacio

Referencoj redakti

  1. Juan Davud Murillo Sandoval . “DE LO NATURAL Y LO NACIONAL. REPRESENTACIONES DE LA NATURALEZA EXPLOTABLE EN LA EXPOSICIÓN INTERNACIONAL DE CHILE DE 1875”. 
  2. Flugfolio disdonita en la muzeo.
  3. Grete Mostny, Memorial Book for the Victims of National Socialism at the University of Vienna in 1938

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chilean National Museum of Natural History en la angla Vikipedio.