Nacia Palaco (Barcelono)

La Nacia Palaco estas sur la deklivo de la monto Montjuic, en Barcelono. Estas palaco konstruita inter 1926 kaj 1929 por la Internacia Ekspozicio de 1929 de Barcelono, kaj ekde 1934 estas hejmo de la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio.[1]

Nacia Palaco
Palau Nacional
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo eklektika arkitekturo vd
Arkitekto Enric Catà • Eugenio Cendoya • Pere Domènech i Roura vd
Estiĝo 1926
Lando Hispanio vd
Situo Sants-Montjuïc
Adreso Parc de Montjuïc
Areo 45000
Situo
Geografia situo 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 12″ O (mapo)41.3683333333332.1533055555556Koordinatoj: 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 12″ O (mapo)
Nacia Palaco (Barcelono)
Nacia Palaco (Barcelono)
DEC
Nacia Palaco
Nacia Palaco
Lokigo de Barcelono en Hispanio
Situo de Nacia Palaco
Map
Nacia Palaco
vdr
La Nacia Palaco, kiu estas hejmo de la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio, en 2013.
Nokta vido de la Nacia Palaco.
Elaera rigardo al la Nacia Palaco kun la Placo de Hispanio fone.

Ĝi estis la ĉefa konstruaĵo de la Ekspozicio, verko de la arkitektoj Eugenio Cendoya kaj Enric Catà, sub la superrigardo de Pere Domènech i Roura, post la malakcepto de la dekomenca projekto fare de Josep Puig i Cadafalch kaj Guillem Busquets kaj ĝi havas areon de 32.000 m².[1] Estas de klasikisma stilo inspirita en la Hispana Renesanco. Montras ortangulan mapon kun du flankaj aloj kaj alian malantaŭan kvadratan kun granda elipsa kupolo en la centra parto. La akvofaloj kaj ŝprucfontoj de la ŝtuparo de la Palaco estis verko de Carles Buïgas; tie oni instalis naŭ grandajn projekciilojn, kiuj ankoraŭ elsendas intensajn lumradiojn, kiuj skribas la nomon de la urbo en la ĉielo.[2] La inaŭgura ceremonio de la Ekspozicio okazis en ties Ovala Salono kaj ĝi estis prezidita de la reĝo Alfonso la 13-a kaj la reĝino Victoria Eugenia.[1]

41° 22′ 06″ N 2° 09′ 12″ O / 41.36833 °N, 2.15333 °O / 41.36833; 2.15333 (mapo)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Roig (1995) p. 199.
  2. «La Exposición Internacional de 1929». Konsultita la 22an de decembro 2009.

Bibliografio redakti

  • Barral i Altet, Xavier (1992). El Palau Nacional de Montjüic: Crònica gràfica. ISBN 84-8043-001-X.
  • Roig, Josep L. (1995). Historia de Barcelona. Ed. Primera Plana S.A., Barcelona. ISBN 84-8130-039-X.
  • DDAA (1930). Aclaraciones respecto al caso de los arquitectos de la Exposición de Barcelona. Barcelona.
  • Grandas, M. Carmen (1988). L'Exposició Internacional de Barcelona de 1929. Els llibres de la frontera, Sant Cugat del Vallès. ISBN 84-85709-68-3

Eksteraj ligiloj redakti