Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal

Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal estas nacia parko en Egiptio. Ĝi estas areo de 7 450 kvadrataj kilometroj, inklude 4 770 kvadratajn kilometrojn de tero kaj 2 100 kvadrataj kilometroj da mara surfaco.[1]

Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal
Ruĝmara strando en Ŭadi-El-Gamal
Ruĝmara strando en Ŭadi-El-Gamal
Ruĝmara strando en Ŭadi-El-Gamal
nacia parko [+]
Koordinatoj24° 21′ 8″ N, 35° 2′ 55″ O (mapo)24.352135.0487Koordinatoj: 24° 21′ 8″ N, 35° 2′ 55″ O (mapo) [+]

Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal (Egiptio)
Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal (Egiptio)
DEC
Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal
Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal
Map
Nacia Parko Ŭadi-El-Gamal
Vikimedia Komunejo:  Wadi el Gemal National Park [+]
vdr

En la marborda areo estas koralrifoj kun 450 specioj de koralo kaj ĉirkaŭ 1200 specioj de fiŝoj. Proksimume 17% el la marvivuloj estas indiĝena de la Ruĝa maro.[2] La parko inkludas kvin insulojn, kie la insulo Ŭadi-El-Gamal.[3] Tiuj insuloj estas reproduktaj areoj por 13 birdospecioj, kaj la lokaj marherboj estas grava nutrofonto por la endanĝerita dugongo kaj la verda martestudo.[2]

La interna surtera areo estas hejmo por multaj animaloj, kiel la Dorkas-gazelo kaj la Nubia ibekso.[2][3]

La parko estas la loko de prahistoria roka arto, kaj de ruinoj el la Ptolemea Regno kaj Romia Imperio, kaj la monto Smaragdo estas la loko de malgrandaj ministaj komunumoj kiuj datas el la antikva Egipto.[2]

Ŭadi-El-Gamal estas parko de 2a kategorio por IUCN, establita en 2003.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Wadi el Gamaal - Hamata National Park Arkivigite je 2015-02-16 per la retarkivo Wayback Machine, Protected Planet
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Wadi El Gemal National Park Integrated Development Plan Arkivigite je 2018-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, Egyptian Ministry of Environment
  3. 3,0 3,1 Tamer Mahmoud. (2010) Desert Plants of Egypt's Wadi El Gemal National Park. American Univ in Cairo Press, p. 6. ISBN 978-977-416-350-0.