Nacia Parko Dzukio

La Nacia Parko Dzukio (litove Dzūkijos nacionalinis parkas) estas nomita laŭ la etna regiono Dzukio (Litovio), estis kreita en 1991.

Nacia Parko Dzukio
litove Dzūkijos nacionalinis parkas
nacia parko [+]

DistriktoDzukio

UrboDruskininkai

Koordinatoj54° 4′ 55″ N, 24° 22′ 36″ O (mapo)54.0819444424.37666667Koordinatoj: 54° 4′ 55″ N, 24° 22′ 36″ O (mapo)
Areo585,19 km² (58 519 ha) [+]

Estiĝo1991

Nacia Parko Dzukio (Litovio)
Nacia Parko Dzukio (Litovio)
DEC
Nacia Parko Dzukio
Nacia Parko Dzukio
Map
Nacia Parko Dzukio

Vikimedia Komunejo:  Dzūkija National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Situo, politika aparteno redakti

Ĝi troviĝas en la plej suda parto de Litovio, inter la urboj Varėna kaj Druskininkai. La teritorio estas tre maldense priloĝata. La plej granda loĝloko estas Merkinė en la nordo, dua plej granda estas Marcinkonys en la oriento. Al ties du komunumoj, ambaŭ en la subdistrikto de Varėna, granda parto de la parko apartenas politike.

Naturo redakti

Plej grandan parton de la teritorio kovras pinaj arbaroj, konvenaj al la tre sabla grundo. En kelkaj lokoj dum finiĝanta glaciepoko el tiu sablo estiĝis dunoj. Aliajn arbojn oni trovas precipe apud la riveroj kaj lagoj. Plej granda rivero estas Nemunas, poste Merkys (enfluantan Nemunas-on ĉe Merkinė) kaj Ūla (siavice enfluantan Merkys-on). Krome ekzistas diversaj malgrandaj riveretoj, ekzemple Skroblus, kiu estas tre akvoriĉa kompare al sia malgranda longeco. Krom arboj kompreneble ekzistas kompreneble multaj aliaj plantoj kaj ankaŭ bestoj. Inter ili estas diversaj raraj kaj protektindaj.

Infrastrukturo redakti

Tra la parko, preter Merkinė, kondukas la ĉefstrato A4 Vilno - Druskininkai. Ankaŭ pli kaj pli de la aliaj stratoj nun estas asfaltataj, tamen multaj malgrandaj vilaĝetoj ankoraŭ estas nur atingeblaj laŭ sablaj stratoj, parte firmigitaj per gravelo.

Trans la riverojn Nemunas kaj Merkys la nura sola ponto ene de la parka teritorio troviĝas apud Merkinė.

Marcinkonys estas nun fakta finpunkto de fervojo el Vilno: La suda kontinuo de la iama ĉefa linio Varsovio - Sankt-Peterburgo pro la politika situacio (mallonga parto tra Belorusio) ne plu estas uzata. Per publika transporto oni povas krome atingi la parkon per busoj, kiuj pli-malpli sekvas la menciitan straton A4.

Turismo redakti

La naturo invitas al migrado, biciklado kaj boatado. Biciklado tamen estas ofte malfacila forlasante la asfaltitajn stratojn pro la sablo. Sed ankaŭ sur la asfaltitaj stratoj plejparte estas malmulte da motortrafiko. Por boatado ĉefe taŭgas Ūla kaj Merkys, sed necesas pagenda permeso eldonata en limigita kvanto pro naturprotekto.

Tranokti oni povas en gastejo en Marcinkonys, sur tendumejoj kaj en diversaj kamparaj domoj. Krome Druskininkai kun multaj hoteloj estas proksima.

En Merkinė kaj Marcinkonys ekzistas turismaj informejoj. Tiu en Marcinkonys ofertas ankaŭ luadon de bicikloj.

Eksteraj ligiloj redakti