Nacia Parko Garajonay

Nacia Parko Garajonay (hispane Parque Nacional de Garajonay) estas parko situanta en la centro kaj nordo de la insulo La Gomera, unu el la Kanariaj Insuloj (Hispanio). Ĝi estis deklarita nacia parko en 1981 kaj Monda heredaĵo de Unesko en 1986. Ĝi okupas 40 km² etendiĝas al ĉiuj municipoj sur la insulo.

Nacia Parko Garajonay
nacia parkoprotektata areo • nacia parko de Hispanio [+]

Koordinatoj28° 7′ 35″ N, 17° 14′ 14″ U (mapo)28.12625-17.23722222Koordinatoj: 28° 7′ 35″ N, 17° 14′ 14″ U (mapo)
Plej alta punktoAlto de Garajonay [+]
- alteco1 478 msnm [+]
Areo39,5 km² (3 950 ha) [+]

Estiĝo25-a de marto 1981

Vizitantoj825 638 (2011)

Nacia Parko Garajonay (Kanariaj insuloj)
Nacia Parko Garajonay (Kanariaj insuloj)
DEC
Nacia Parko Garajonay
Nacia Parko Garajonay
Map
Nacia Parko Garajonay

Vikimedia Komunejo:  Parque nacional de Garajonay [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La parko estas nomita pro la rokformacio Garajonay, la plej alta pinto de la insulo, je 1,484 m. Ĝi ankaŭ inkludas malgrandan altebenaĵon kies alteco estas 790-1,400 m sur marnivelo.

La parko disponigas la plej bonan ekzemplon de laŭrisilvaj arbaroj , humida subtropika arbaro de la Terciaro kovrinta grandajn partojn. Ĝi ankaŭ troviĝas en Azoroj kaj Madejro. Acora laŭro, aŭ sub la portugalaj nomoj Louro, Loureiro, Louro da terra, kaj Louro de cheiro, povas esti trovata en la parko, same kiel kanaria laŭro. Kvankam nomita kiel ununura speco de arbaro, la Nacia Parko ampleksigas plurajn diversecojn de arbaroj. Plej humidaj kaj protektitaj valoj orientitaj en la nordo havas la plej riĉajn kaj kompleksajn arbarojn. Ĝi estas nomita laŭrisilva valo, vera subtropika pluvarbaro kie la plej grandaj laŭrarboj troveblas. Ĉe la sudo la arbaro estas plejparte miksaĵo de fago kaj eriko, specioj adaptitaj al malpli humida medio.

Alia allogaĵo de la Nacia parko estas la masivaj ŝtonoj kiuj estas troveblas en la insulo. Tiuj estas iamaj vulkanoj kies formo estis akrigita per erozio. Iu el ili, nomia "fortikaĵo" estis konsiderita sankta de la aborigenoj. La parko estas transirita kun granda reto de trotuaroj, estante unu el ĉefaj turistaj agadoj en la insulo.