La Nacia Parko Harco - germane Nationalpark Harz - estas la plej granda arbara nacia parko en Germanio. Ĝi ampleksas 24.700 hektarojn: 15.800 hektaroj pli okcidente situas en la federacia lando Malsupra Saksio kaj 8.900 hektaroj pli oriente en la federacia lando Saksio-Anhalto.

Nacia Parko Harco
nacia parko en Germanio • protektata areo [+]

Koordinatoj51° 47′ 0″ N, 10° 34′ 0″ O (mapo)51.783310.5667Koordinatoj: 51° 47′ 0″ N, 10° 34′ 0″ O (mapo) [+]
Plej alta punktoBrocken [+]
- alteco1 141 m ü. NHN [+]
Plej malalta punkto? [+]
- malalteco230 m ü. NHN [+]
Areo24 703 km² (2 470 300 ha) [+]

Nacia Parko Harco (Malsupra Saksio)
Nacia Parko Harco (Malsupra Saksio)
DEC
Nacia Parko Harco
Nacia Parko Harco
Lokigo de Malsupra Saksio en Germanio
Map
Nacia Parko Harco
Vikimedia Komunejo:  Nationalpark Harz [+]
vdr
mapo pri la situo de la nacia parko en Germanio

Entute la parko ampleksas proksimume 10 procentojn de la tuta areo de la mezalta montaro Harco, ĉirkaŭ la plej alta monto de la regiono, kiu nomiĝas Brocken. La parka areo situas inter la komunumoj Herzberg sude kaj Bad Harzburg respektive Ilsenburg norde.

La parko estas parto de la eŭropa protektoareo Natura 2000. 95 procentoj de la areo kovratas de arbaroj, ĉefe de piceoj kaj fagoj. Krom la arbaraj areoj ekologie gravas regionaj marĉoj. La pejzaĝon krome difinas klifoj de granito] kaj montaraj rojoj.

Ambasadoro de la nacia parko deklaritis la rekorda migristo Benno Schmidt.

Eksteraj ligiloj redakti