Nacia Parko Insulo Maria

La Nacia Parko Insulo Maria (angle Maria Island National Park) okupas la tuton de Insulo Maria la orienta marbordo de Tasmanio, Aŭstralio, je 69 km (rekte) nordoriente de Hobarto aŭ je ĉirkaŭ 90 kilometroj laŭ ŝoseo el Triabunna sekve pere de pramo.

Nacia Parko Insulo Maria
nacia parko de Aŭstralio • nacia parko [+]

Supermara alteco51 m [+]
Koordinatoj42° 38′ 40″ S, 148° 6′ 0″ O (mapo)-42.644444148.1Koordinatoj: 42° 38′ 40″ S, 148° 6′ 0″ O (mapo)
Areo115,5 km² (11 550 ha) [+]

Nacia Parko Insulo Maria (Tasmanio)
Nacia Parko Insulo Maria (Tasmanio)
DEC
Nacia Parko Insulo Maria
Nacia Parko Insulo Maria
Lokigo de Tasmanio en Aŭstralio
Map
Nacia Parko Insulo Maria

Vikimedia Komunejo:  Maria Island National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Loko de Insulo Maria ĉe la orienta marbordo de Tasmanio

La Nacia Parko Insulo Maria havas totalan areon de 115.50 km², kio inkludas marareon de 18.78 km² ĉe la nordokcidenta marbordo de la insulo. La insulo estas ĉirkaŭ 20 km longa el nordo al sudo kaj, plej larĝa, estas ĉirkaŭ 13 km de okcidento orienten. Je ties plej proksima punkto (Point Lesueur), la insulo kuŝas je kvar kilometroj ĉe la orienta marbordo de Tasmanio.

La insulo estis havinta miksan historion, inklude du prisonulajn epokojn, du industriajn epokojn, farman epokon, kaj, fine, iĝis la nuna Nacia Parko. La Insulo Maria estas alloga por vizitantoj, pro naturaj, historiaj kaj pejzaĝaj interesoj.

42° 38′ 00″ S 148° 05′ 00″ O / 42.63333 °S, 148.08333 °O / -42.63333; 148.08333 (mapo)