Nacia Parko Jim Corbett

La Nacia Parko Jim Corbett (angle Jim Corbett National Park) estas la plej malnova nacia parko en Barato kaj estis establita en 1936 kiel Hailey National Park por protekti la endanĝerigata Bengala tigro. Ĝi estas en teritorioj de la distriktoj Nainital kaj Pauri Garhŭal de Utarakando kaj estis nomita laŭ Jim Corbett, bone konata ĉasisto kaj naturalisto. La parko estis la unua kiu eniris en la Projekto Tigro.[1]

Nacia Parko Jim Corbett
nacia parko [+]

Koordinatoj29° 32′ 0″ N, 78° 56′ 0″ O (mapo)29.5333333378.93333333Koordinatoj: 29° 32′ 0″ N, 78° 56′ 0″ O (mapo)
Areo1 288 km² (128 800 ha) [+]

Nacia Parko Jim Corbett (Utarakando)
Nacia Parko Jim Corbett (Utarakando)
DEC
Nacia Parko Jim Corbett
Nacia Parko Jim Corbett
Lokigo de Utarakando en Barato
Map
Nacia Parko Jim Corbett

Vikimedia Komunejo:  Jim Corbett National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Bengala tigro en la Nacia Parko Jim Corbett.

La parko havas geografiajn kaj ekologiajn karakterojn de sub-Himalaja zono.[2] Ĝi estas grava altiro por ekoturismo,[3] kaj enhavas 488 diferencajn speciojn de plantoj kaj diversan varion de faŭno.[4][5] La pliigo de turisma agado, inter aliaj problemoj, plue okazigas seriozan defion por la ekologia ekvilibro de la parko.[6]

Corbett estis grava altiro por turistoj kaj naturamantoj dumlonge. Turisma agado estas permesata nur en elektitaj areoj de la Tigrorezervejo Corbett por ke homoj havu oportunon vidi ties pejzaĝon kaj naturon. Pli ĵuse la nombro de vizitantoj kreskiĝis dastre. En ĉiu sezono pli ol 70 000 vizitantoj venas al la parko.

La Nacia Parko Jim Corbett enhavas 520.8 km² de areo de montetoj, riverbordaj zonoj, marĉaj depresioj, herbejoj kaj granda lago. La alto gamas el 400 ĝis 1 220 m. La vintraj noktoj estas malvarmaj sed la tagoj estas brilaj kaj sunbrilaj. Pluvas el julio al septembro.

Densaj malsekaj deciduaj arbaroj ĉefe konsistas el ŝoreo, haldu, pipal, rohini kaj mangarboj. Arbaroj kovras preskaŭ 73% de la parko, kaj 10% de la areo estas de herbejoj. Ĝi estas hejmo de ĉirkaŭ 110 arbospecioj, 50 specioj de mamuloj, 580 birdospecioj kaj 25 reptilispecioj.

Notoj redakti

  1. Riley & Riley 2005: 208
  2. Tiwari & Joshi 1997: 210
  3. Tiwari & Joshi 1997: 309
  4. Pant 1976
  5. Riley & Riley 2005: 210
  6. Tiwariji & Joshiji 1997: 309–311

Bibliografio redakti