Nacia Parko Keoladeo

Keoladeo estas Nacia Parko en federacia ŝtato Raĝastano (Barato), kun grando de 29 km². Ĝi situas ĉirkaŭ 55 km okcidente de Agra ĉe Bharatpur.

Nacia Parko Keoladeo
nacia parko [+]

Koordinatoj27° 10′ 0″ N, 77° 31′ 0″ O (mapo)27.16666777.516667Koordinatoj: 27° 10′ 0″ N, 77° 31′ 0″ O (mapo)
Areo28,73 km² (2 873 ha) [+]

Nacia Parko Keoladeo (Raĝastano)
Nacia Parko Keoladeo (Raĝastano)
DEC
Nacia Parko Keoladeo
Nacia Parko Keoladeo
Lokigo de Raĝastano en Barato
Map
Nacia Parko Keoladeo
Vikimedia Komunejo:  Keoladeo National Park [+]
vdr

Keoladeo estis originale la privata anasĉasejo de ĉefhindreĝoj de Bharatpur. En la marĉa areo travintras multaj akvobirdoj el Afganujo, Turkmenistano, Ĉinio kaj Siberio. Oni povis noti 364 birdospeciojn, inter ili la maloftan siberian gruon (lastfoje en 1993).

Historio redakti

La ekosistemo de la nacia parko estiĝis danke al homoj:

Ĉra la urbo Bharatpur estis ofte inundita dum la musona sezono, oni konstruis ĝis 1760 la akvobaraĵon kaj tiel estiĝis - pro la forlivero de grundo - profundaĵo, kiu pleniĝis per akvo kaj estiĝis la Keoladeo-lago.

Oni poste intence dividis, formis la areon kaj establis baraĵojn, ĉasvartejojn, spektejojn, vojetojn. Keoladeo iĝis plej bona anasĉasa areo de la mondo.

La ĉasado estis ĉesigita meze de la 1960-aj jaroj kaj la areo iĝis nacia parko en 1981.

La parko estas monda naturheredaĵo ekde 1985 ĉe UNESCO.

Birdoj redakti

En la parko travintrumas gruoj, pelikanoj, anseroj, anasoj, agloj, falkoj, akvokurbirdoj, strandkur-birdoj, alaŭdoj kaj aliaj



Eksteraj ligiloj redakti