Nacia Parko Kootenay

Nacia Parko Kootenay, en sudorienta Brita Kolumbio (Kanado), ampleksas 1.406 km² en la Kanada Rok-Montaro kaj estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. Alteco en la parko varias en 918 metroj ĉe la enirejo al la parko ĝis 3.424 metroj ĉe Monto Deltaform. NP Kootenay estas unu kvar sinsekvaj montoparkoj en la Kanada Rok-Montaro; la aliaj tri estas Nacia Parko Banff, Nacia Parko Jasper, kaj Nacia Parko Yoho.

Nacia Parko Kootenay
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

LandoKanado
ProvincoBrita Kolumbio

Koordinatoj50° 52′ 59″ N, 116° 2′ 56″ U (mapo)50.8831-116.049Koordinatoj: 50° 52′ 59″ N, 116° 2′ 56″ U (mapo)
Plej alta punktoDeltaform Mountain [+]
Areo1 406,4 km² (140 640 ha) [+]

Estiĝo1920
Respondeca instancoParks Canada

Nacia Parko Kootenay (Brita Kolumbio)
Nacia Parko Kootenay (Brita Kolumbio)
DEC
Nacia Parko Kootenay
Nacia Parko Kootenay
Lokigo de Brita Kolumbio en Kanado

Nacia Parko Kootenay (Tero)
Nacia Parko Kootenay (Tero)
Situo de Nacia Parko Kootenay en Brita Kolumbio
Map
Nacia Parko Kootenay

Vikimedia Komunejo:  Kootenay National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La parko estas malfermita tutjare, sed la turisma sezono daŭras nur de junio ĝis septembro. La tendumejoj estas malfermitaj de frua majo ĝis malfrua septembro, sed vintra tendumado estas permesata nur ĉe la tendumejo Dolly Varden.

Inter la ĉefaj allogaĵoj de la parko estas Lago Olive, Kanjono Sinclair, kaj la Farbopotoj.

Ĉe la sudokcidenta enirejo de la parko situas la urbeto Radium Hot Springs kie oni povas bani sin en varmaj fontoj de temperaturo inter 35 °C kaj 47 °C.

La parko prenas sian nomon de la Rivero Kootenay, kies fontoj troviĝas en la parko.

Monda Naturheredaĵo redakti

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti