Nacia Parko Namib-Naukluft

La Nacia Parko Namib-Naukluft estas Nacia Parko kaj ekologia protekta zono en la dezerto Namibo en Namibio, en la plej malnova dezerto de la mondo. Ĝi limas norde al Skeleta marbordo kun la Nacia Ripozareo Okcidenta Marbordo kaj etendiĝas suden al la iama Diamanta fermita zono. La parko entenas ankaŭ la Naukluft-montojn kun pinto de 1965. Oriente de la parko aldoniĝas la privata protekta parko Natura Rezervejo Namib Rand kun areo de 2000 km².

Nacia Parko Namib-Naukluft
Antikvaj dunoj proksime de Sossusvlei, en la relative ofte vizitata centro de la nacia parko, alirebla per vojo de Sesriem
Antikvaj dunoj proksime de Sossusvlei, en la relative ofte vizitata centro de la nacia parko, alirebla per vojo de Sesriem
Antikvaj dunoj proksime de Sossusvlei, en la relative ofte vizitata centro de la nacia parko, alirebla per vojo de Sesriem
nacia parko [+]

Koordinatoj24° 32′ 47″ S, 15° 19′ 47″ O (mapo)-24.5463888915.32972222Koordinatoj: 24° 32′ 47″ S, 15° 19′ 47″ O (mapo)
Areo49 789 km² (4 978 900 ha) [+]

Nacia Parko Namib-Naukluft (Namibio)
Nacia Parko Namib-Naukluft (Namibio)
DEC
Nacia Parko Namib-Naukluft
Nacia Parko Namib-Naukluft
Map
Nacia Parko Namib-Naukluft
Vikimedia Komunejo:  Namib-Naukluft National Park [+]
vdr

La parko estas la plej granda natura parko de Afriko kaj en ĝi vivas multaj bestoj, kiuj alkutimiĝis al la ekstreme sekaj kondiĉoj de la dezerto (serpentoj, gekoj, insektoj, hienoj kaj ŝakaloj).

Historio redakti

La parko estiĝis per kunmeto de diversaj protektitaj areoj. Por protekti la montaran zebron de Hartmann, oni fondis en 1968 la Naukluft-Zebra-Parkon. Oni aldonis en 1970 koridoron al okcidento. Tiuj kunfandiĝis en 1979 - kun parto de la Diamanta fermita zono - al Dezerta Parko Namibo kun areo de 23.340 km². Ĝia hodiaŭa surfaco estas 49.768 km², kiun atingis la parko kun pluaj partoj de la iama fermita zono.