Nacia Parko Sekvoja

La Nacia Parko Sekvojaangle Sequoia National Park - situas en la suda parto de la montaro Sierra Nevada, en la oriento de la ŝtato Kalifornio en Usono. La parko ekfunkciis dum la jaro 1890 kiel dua nacia parko de Usono, post la Nacia Parko Yellowstone. La parka areo kovras ... kvatratajn kilometrojn, kaj ĝia reliefo inkluzivas diferencon de ... metroj inter la plej malalta kaj plej alta punkto de la parko. Parto de la nacia parko kaj de la montaro Sierra Nevada estas la monto Mount Whitney (4418 metroj super la marnivelo), la plej alta monto de Usono ekster la ŝtato Alasko.

Nacia Parko Sekvoja
sekvojaj arboj en la "giganta arbaro"
sekvojaj arboj en la "giganta arbaro"
sekvojaj arboj en la "giganta arbaro"
nacia parko de Usono • vidindaĵonacia parko [+]

UrboVisalia

Koordinatoj36° 33′ 53″ N, 118° 46′ 22″ U (mapo)36.564722222222-118.77277777778Koordinatoj: 36° 33′ 53″ N, 118° 46′ 22″ U (mapo)
Plej alta punktoMonto Whitney [+]
Areo1 635 km² (163 500 ha) [+]

Estiĝo1890

Nacia Parko Sekvoja (Kalifornio)
Nacia Parko Sekvoja (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Nacia Parko Sekvoja

Vikimedia Komunejo:  Sequoia National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la monto Moro Rock estas panorama rigardejo centre de la parko

La parko troviĝas tuj sude de al Nacia Parko Reĝa Kanjono kaj fakte la du parkoj konsistigas unuecan arbaran teritorion – ili estas komune administrataj kaj ofte kune nomataj "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono" (angle Sequoia and Kings Canyon National Parks).

La nacia parko plej famas pro siaj gigantaj sekvojaj arboj, inter kiuj estas la arbo "generalo Sherman", la plej granda arbo tutmonde. Multaj el tiuj arboj kune kreskas en la "giganta arbaro" (angle Giant Forest), kiu sume enhavas kvin el la dek plej grandaj arboj tutmonde (kalkulante laŭ la ligna volumeno de la arboj).

Vizitado redakti

La plej multaj vizitantoj eniras la parkon tra la suda enirejo proksime de la urbeto Three Rivers, piede de la monto Ash, en alteco de ... metroj super la marnivelo. Tie troviĝas ekologia sistemo el arbaroj de bluaj kverkoj, herbejoj kaj malkrutaj riveraj valoj. Pli profundiĝante en la parkon, en pli granda alteco la pejzaĝo iĝas pli montare arbara, kaj dominas koniferoj. Inter la montaraj pinoj kaj sekvojoj, ĝis la fino de printempo kaj komenco de somero videblas restoj de vintra neĝo, kiuj post degelo malkovrigas etajn interarbajn herbejojn. En tiuj pli altaj partoj de la parko multas cervoj, sciuroj kaj amerikaj nigraj ursoj, kiuj jam nemalofte ŝtelis manĝaĵojn el aŭtoj enŝlosite lasitaj de senatentaj vizitantoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti