Nacia Parko Serengeti

La Nacia Parko Serengeti (angle Serengeti National Park, svahile Hifadhi ya Taifa ya Serengeti) estas granda nacia parko de la areo de Serengeti, Tanzanio. La parko ankaŭ etendiĝas al najbara Kenjo kie ĝi estas konata kiel la Masai Mara Natur-Rezervejo. Ekzistas neniuj bariloj apartigantaj la Serengeti de la Masai-Mara, kaj sovaĝa vivo moviĝas libere de unu al la alia; la masivaj laŭsezonaj migradoj estas tre konataj, ĉefe pro la ĉiujara migrado de ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de gnuoj kaj de 250 000 zebroj. La Nacia Parko Serengeti estas amplekse konsiderata kiel la plej bonkvalita rezervejo en Afriko pro sia denseco kaj de predantoj kaj de predoj.

Nacia Parko Serengeti
transboundary protected area • vidindaĵo [+]

Koordinatoj2° 19′ 58″ S, 34° 34′ 0″ O (mapo)-2.332777777777834.566666666667Koordinatoj: 2° 19′ 58″ S, 34° 34′ 0″ O (mapo)
Areo14 763 km² (1 476 300 ha) [+]

Estiĝo1951
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoNatura
Jaro1981 (5)
Numero156
Kriterioj(vii), (x)

Nacia Parko Serengeti (Tanzanio)
Nacia Parko Serengeti (Tanzanio)
DEC
Nacia Parko Serengeti
Nacia Parko Serengeti
Map
Nacia Parko Serengeti

Vikimedia Komunejo:  Serengeti National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La savano Serengeti estas la plej granda kaj la plej malnova nacia naturparko en Tanzanio en orienta Afriko. La nomo "Serengeti" devenas el la masaja lingvo, lingvo de la afrika tribo masajoj, kaj tradukeblas kiel "senfina ebenaĵo". La parko situas sur ebenaĵo, kiu etendiĝas inter altaĵo de la vulkano Ngorongoro kaj limo inter la ŝtatoj Kenjo kaj Tanzanio preskaŭ ĝis la Viktoria lago. La nacia parko inkluzivas plimulton de la ekosistemo de Serengeti. La teritorio estis proklamita biosfera rezervejo dum la jaro 1929, kaj nacia naturparko dum la jaro 1945.

Flaŭro kaj faŭno redakti

Tipaj bestoj estas ĉi tie elefantoj, rinoceroj, zebroj, antilopoj, ĝirafoj, leonoj. Sume ĉi tie ekzistas 500 specioj de birdoj kaj 45 specioj de mamuloj.

La parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti