Nacia Parko Vuntut

La Nacia Parko Vuntut (angle Vuntut National Park of Canada, france Parc national du Canada Vuntut) estas kanada nacia parko en norda Jukonio (Nordokcidenta Kanado). La parko de 4 345 km² estis fondita en 1995 kaj estas administrita fare de Parks Canada, kune kun la Vuntut Gwitchin First Nation.  Ĝi estis fondita post ampleksaj intertraktadoj inter la Vuntut Gwitchin kaj la Registaro de Kanado super teritoriaj asertoj. La parko estas IUCN Kategorio II protektita areo  (Nacia Parko).

Nacia Parko Vuntut
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

Koordinatoj68° 18′ 25″ N, 140° 2′ 53″ U (mapo)68.3069-140.048Koordinatoj: 68° 18′ 25″ N, 140° 2′ 53″ U (mapo)
Areo4 345 km² (434 500 ha) [+]

Estiĝo1995

Nacia Parko Vuntut (Jukonio)
Nacia Parko Vuntut (Jukonio)
DEC
Lokigo de Jukonio en Kanado
Map
Nacia Parko Vuntut

Vikimedia Komunejo:  Vuntut National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Situo de Nacia Parko Vuntut en Kanado
Situo de Nacia Parko Vuntut en Kanado
Naciaj Parkoj de Kanado
Bazaj informoj
Situo: Jukonio (Kanado)
Plej proksima urbo: Old Crow
Koordinatoj 68° 18' N, 140° 02' U Mapo
Areo: 4 345 km²
Fondita: 1995
Estrado
Respondeca instanco: Parks Canada
vdr

La parko, kune kun Nacia Parko Ivvavik kaj Herschel Island - Qikiqtaruk Territorial Park, estas en la prova listo por inkludo kiel Monda Heredaĵo de Kanado.

"Vuntut" signifas ion kiel "inter la lagoj" en la Gwitchin-lingvo.

La parko limas al la Nacia Parko Ivvavik norde kaj al Alasko kaj al la Arkta Nacia Bestrezervejo tie okcidente. Ĝi estas tre natura kaj ne estas pavimitaj vojoj. La parko situas en la Britaj Montoj, la orientaj promontoroj de la Brooks Montaro kaj estas limita en la sudo de la Old Crow Rivero. Je 1,150  m alta, Vuntut High Point, situanta en la okcidenta parkregiono, estas la plej alta punkto en la parko.

La plej proksima urbo estas Old Crow , proksimume 50 km (31 mejl.) en la sudo en fluga korvo.

Boacoj de la Porcupine-karibugrego (Rangifer tarandus granti), subspecio de tundroboaco , naskas siajn idojn en ĉi tiu regiono de la tri apudaj parkoj.

Turismo redakti

Pro ĝia malproksima loko kaj la fakto ke ekzistas neniu evoluinta aliro al la parko, ĝi estas vizitata nur de kelkaj turistoj ĉiujare (ĉirkaŭ 25).  La parko povas esti vizitita sen permesilo. Permesilo estas postulata por diversaj agadoj en la parko, kiel tendumado aŭ surteriĝo en aviadilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti