Nacia Teatro (Budapeŝto)

La Nacia Teatro en Budapeŝto estas la plej grava teatro en la ĉefurbo havanta 4 epokojn en diversaj konstruaĵoj. La nuna teatro estis la kvara stabila (ne migranta) teatro en Hungara reĝlando, ties lokon montras la ŝablono.

Nacia Teatro
teatrejo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Estiĝo 1-a de aŭgusto 2000
Malfermo 15-a de marto 2002
Adreso
Lando Hungario vd
Situo Pest (urbo) (ĝis 1873), poste Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 29′ 39″ N, 19° 3′ 37″ O (mapo)47.494219.0604
Nacia Teatro (Budapeŝto)
Nacia Teatro (Budapeŝto)
DEC
Nacia Teatro
Nacia Teatro
Situo de Nacia Teatro
Map
Nacia Teatro
Retejo http://www.nemzetiszinhaz.hu/
vdr
La trakonstruita teatro en 1875

La unua teatro redakti

En la 18-a jarcento la teatroj estis germanlingvaj, sed sporade estis ankaŭ hungarlingvaj migraj teatroj. Komence de la 19-a jarcento oni multe decidis fondi hungaran nacian teatron. Tiu pretiĝis en 1837 ekster de la tiama urbomuro de Pest (urbo) fare de arkitekto Mátyás Zitterbarth. La debuta prezentaĵo estis verko de Mihály Vörösmarty. La tiama Teatro Magyar ŝanĝis nomon al Nacia Teatro en 1840. En la 15-an de marto 1848 okazis solena prezentado honore al la revolucio. La klasikisma teatro estis pligrandigita en 1875 al impona angulkonstruaĵo. Ĉefe loĝejoj estis alkonstruitaj, ties profito helpis la teatran buĝeton. La teatro funkciis ĝis 1908 kaj ĝi estis malkonstruita en 1914.

Ĝis ekfunkcio de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1884 la teatro prezentis ankaŭ operojn kaj baletojn.

Aktualaj teatrestroj redakti

La plej menciindaj aktoroj estis en tiu epoko János Bartha (aktoro, 1799), Károly Benza, Lina Bodenburg, Hermin Boér, Mária Csávássy-Fekete Kovácsné, Natália Csercser, Teréz Csillag, József Dezső, Béla Hetényi, Lujza Magda Hubenayné, Júlia Gvozdanovics, Ákos Egressy, Gábor Egressy, Gusztáv Eőry Pordán, Ilka Fáncsy, Mari Fehérvári, József Farkas (dancisto), Mihály Füredi, Ida Harmath, Anikó Hivatal, Jenő Ivánfi, Borcsa Kocsisovszky, Ferenc Komlóssy (aktoro), Ida Komlóssy Kövérné, Róza Laborfalvi, Márton Lendvay (patro), Margit Maróthy, Károly Megyeri, Lajos Mészáros (aktoro), Flóra Munkácsy, János Németh (operkantisto), György Némethy, György Pálffy (aktoro), Mihály Réthy, Xavér Ferenc Stéger, József Szákfy, József Szerdahelyi, Jolán Szigeti, Pál Szilágyi (aktoro), József Tamássy, György Telepi (ankaŭ dekoraciisto), Lajos Temesváry, Miklós Udvarhelyi.

Membroj en la opera kaj baleta branĉoj estis:

La dua teatro redakti

Nacia Teatro (la dua teatrejo)
 
teatrejo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Estiĝo 1-a de aŭgusto 2000
Malfermo 15-a de marto 2002
Adreso
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.49666719.07
 
Nacia Teatro (la dua teatrejo) (Budapeŝto)
DEC
 
Nacia Teatro (la dua teatrejo)
Situo de Nacia Teatro (la dua teatrejo)
 
Nacia Teatro (la dua teatrejo)
Retejo http://www.nemzetiszinhaz.hu/
 
 
vdr
 
La dua Nacia Teatro

En 1908 la teatro ŝanĝis lokon al la tiam funkcianta teatro Népszínház aŭ "Popolteatro" (en la nuna Placo Blaha Lujza), kie daŭre funkciis ĝis 1964. Tiam pro konstruado de metroo oni malkonstruis ankaŭ tiu ĉi teatron. Pli frue la teatrejo ruiniĝis dum sieĝo de Budapeŝto (1945) kaj dum la hungara revolucio de 1956 signifas aktoroj estis partoprenantoj.

Kelkaj aktoroj en tiu erao estis ekzemple Gábor Agárdy, Gizi Bajor, Samu Balázs, Lajos Básti, Oszkár Beregi, Ferenc Bessenyei, Mariann Csernus, Gyula Csortos, Hilda Gobbi, József Hajdú, Ferenc Kállai, György Kálmán, Ferenc Ladányi, Margit Lukács, János Makláry, Erzsi Máthé, Ági Mészáros, Árpád Ódry, Lajos Őze, Matild Palay, Erzsi Pápai, János Rajz, Gellért Raksányi, Anna Rápolthy, Kálmán Rózsahegyi, Éva Ruttkai, Imre Sinkovits, Artúr Somlay, Emma Somló, Pál Somogyvári, Margit Szabó, József Tímár, Anna Tőkés, Mari Törőcsik, Jenő Törzs, Tivadar Uray, Hédi Váradi, Zsuzsa Zolnay, dirigento estis Rezső Lavotta, reĝisoroj estis Sándor Bodnár kaj Endre Gellért.

Aktualaj teatrestroj redakti

La tria teatro redakti

Nacia Teatro
 
teatrejo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Estiĝo 1-a de aŭgusto 2000
Malfermo origine 1897, kiel Nacia Teatro 1966
Rekonstruo 1966
Teĥnikaj datoj
Sidlokoj 756
Adreso
Paĝaro https://pestimagyarszinhaz.hu/
Adreso 1077 Budapest, Hevesi Sándor tér 4.
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 30′ 14″ N, 19° 4′ 24″ O (mapo)47.50419.07323
 
Nacia Teatro (Budapeŝto)
DEC
 
Nacia Teatro
Situo de Nacia Teatro
 
Nacia Teatro
Retejo http://www.nemzetiszinhaz.hu/
 
 
vdr
 
La origina konstruaĵo el 1897

La Nacia Teatro denove ŝanĝis lokojn unue al nuntempa Teatro Thália (Budapeŝto) inter 1964-1966, poste al la tiama Teatro Magyar, kiu en 1966 estis pligrandigita kaj plene renovigita. Tamen pro la situo la konstruaĵo ne plaĉis al la publiko, ja kiel nacia teatro ĝi nepre bezonas imponan lokon en la ĉefurbo kaj ne laŭ malgranda placo kun malbonaj trafikaj cirkonstancoj. La politiko ofte ordonis, ekzemple pli novaj reĝisoroj alvenis en 1978: Tamás Ascher, Gábor Székely (reĝisoro) kaj Gábor Zsámbéki. István Énekes (koreografo) faris la necesajn koreografiajn laborojn.

Oni planis tre longe novan teatron, komence en urba parko, poste en urbocentro, fine pro politika premo laŭ maldekstra bordo de Danubo. Grupo de geaktoroj enuis la mizeran staton en provizoraj lokoj, tial ili fondis Teatron Katona József en 1985. Restis plu en la nacia teatro ekzemple Gábor Agárdy, György Győrffy, Miklós Tolnai kaj Sándor Tóth (muzikalkantisto). El la foririntoj menciindas Miklós Benedek, György Cserhalmi, Mari Csomós, Károly Eperjes, Hilda Gobbi, Piroska Molnár, Mária Ronyecz, László Sinkó, László Szacsvay, Dorottya Udvaros. Pro la forirantoj la nivelo draste malboniĝis. Fine la kvara nacia teatro ekfunkciis, tiu ĉi (tria) nacia teatro prenis denove la nomon Teatro Magyar. Tamen la aktora hejma lernejo ne foriris, ĝi daŭre funkciis plu.

Aktualaj teatrestroj redakti

 
Alia flanko de la teatrejo

La kvara teatro redakti

Nacia Teatro
 
teatrejo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Estiĝo 1-a de aŭgusto 2000
Malfermo 15-a de marto 2002
Adreso
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 28′ 15″ N, 19° 4′ 15″ O (mapo)47.4708333319.07083333Koordinatoj: 47° 28′ 15″ N, 19° 4′ 15″ O (mapo)
 
Nacia Teatro (Budapeŝto)
DEC
 
Nacia Teatro
Situo de Nacia Teatro
 
Nacia Teatro
Retejo http://www.nemzetiszinhaz.hu/
 
 
vdr

La kvara Nacia Teatro funkcias ekde 2001. Ĝi troviĝas laŭ la Danubo. Kelkaj opinias, ke la teatro simbolizas ŝipon. En 2005 apude Palaco de Artoj konstruiĝis.

La teatro kune kun la apuda subĉiela teatro havas 20 844 kvadratmetrojn. En la konstruaĵo centre estas la preskaŭronda sidlokaro (619 sidlokoj). Apud la konstruaĵo estas ankaŭ memorparko kune kun skulptaĵoj de hungaraj aktoroj. Tie estas ankaŭ subĉiela teatro kaj labirinto el heĝo.

Kelkaj aktoroj el tiu periodo redakti

Aktualaj teatrestroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti