Nacia emblemo de Ĉinio

La nacia emblemo de Popola Respubliko Ĉinio en sia nuna formo enkondukiĝis la 20-an de septembro 1950.

Nacia emblemo de Ĉinio
La nacia emblemo
La nacia emblemo
Uzata ekde: 20-a de septembro 1950
vdr

Priskribo redakti

La blazono centre montras bildigon de la pordego Tiananmen ("pordego de ĉiela paco") en Pekino, la enirejo al la Malpermesita Urbo ĉe la Placo Tiananmen. Super ĝi videblas kvin flavaj steloj ankaŭ videblaj en la flago de Ĉinio. La plej granda el ili reprezentu la Komunistan Partion de Ĉinio, dum la kvar pli etaj reprezentu la kvar sociajn klasojn laŭ difino de Maoismo. La centran bildon ĉirkaŭas grenaj faskoj, ĉirkaŭvolvitaj per rubando. La ruĝa fono de la nacia emblemo samkiel tiu de la nacia flago estas la kutima simboligo de revolucio kaj komunismo, simile kiel ekzemple en la eksa flago de Sovetunio[1][2][3].

Referencoj redakti